• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-17 08:40:45    
Belaj vidindaĵoj de Dalian

cri
La muzeo el la ŝtala strukturo kun vitraj muroj aspektas majesta. La ekspozicio de la muzeo dividiĝas en kvar temojn: urba fizionomio, prospera ekonomio, romantika metropolo kaj perspektivo. Apud la eksponejo pri "malnova Dalian" estas la eksponejo pri "nova Dalian". La du eksponejoj respektive montras tute malsamajn bildojn, trafe spegulante ŝanĝiĝon de la vivo de Dalian-anoj. S-ro Liu Zhenwei diris, ke en sia prova funkciado, la muzeo jam altiris al si atenton de multaj turistoj en- kaj ekster-landaj. Li diris:

"La taga averaĝa nombro de vizitantoj superis mil, alvenis ankaŭ multaj turistoj el Usono, Japanio kaj afrikaj landoj. Ili diris, ke vizitinte la muzeon, ili preskaŭ konis la tutan urbon Dalian."

Karaj amikoj, nun ni nin turnu al Mara Halo pri la Polusa Regiono en la loko nomata Tigra Strando. Nun aŭdiĝas krio de otarioj el la Mara Halo. La halo estis konstruita en la jaro 2002, kaj estas la ĉina unua moderna ekspona halo, kun la polusa regiono kiel la ĉeftemo, ĉar oni unuafoje transloĝigis ĉi tien pingvenon de Antarkto, blankan balenon de Arkto kaj aliajn animalojn de la polusa regiono. En Mara Halo, oni sentas sin kvazaŭ en mar-funda mondo. En vitrinoj grandaj kaj malgrandaj libere naĝas diversspecaj maraj animaloj. Montrante blankan balenon en vitrino, s-ino Li Aimin, laboranto de Mara Halo pri Polusa Regiono, diris, ke ĝi estas la animalo kun plej granda reprezenteco ĉi tie. Ŝi diris:

"Nun antaŭ vi estas la reprezentanta animalo de Mara Halo pri Polusa Regiono, la blanka baleno, kiu estas ankaŭ nia feliĉo. Ĝi scipovas saluti, kapjesi kaj rideti al homoj. La plej granda diferenco inter ĝi kaj aliaj balenoj estas, ke ĝi povas libere movi la kolon. Ĝi estas nomata 'mara kanario', ĉar ĝi povas eligi diversspecajn voĉojn tre orelplaĉajn."

La Mara Halo pri Polusia Regiono areas je 36 mil kvadrataj metroj, kaj konsistas el 4 partoj. En la unua parto vivas animaloj de dekkelkaj specoj el la polusa regiono; en la dua parto oni aranĝas prezentadon de maraj animaloj el la polusa regiono, ekzemple tigra baleno, blanka baleno, delfeno ktp; en la tria parto videblas ŝarkoj el dekoj da specoj, oni povas vidi tre ekscitan scenon pri la kun-naĝado de ŝarkoj kaj homoj; en la kvara parto oni povas sperti ĉarmon de la polusa regiono en la artefarita glaci-neĝa mondo kun la temperaturo de ĉirkaŭ 40 gradoj sub nulo.

Krome, la Dalian-a Internacia Fasona Festivalo, Foiro de Eksportaj Varoj, Soforo-Apreca Festo, Dalian-a Internacia Maratono, Printempo-herolda Artfajraĵa Festo okazantaj ĉiujare en Dalian altiras milojn kaj milojn da en- kaj ekster-landaj turistoj. Okaze de tiuj festoj, popolaj artistoj el Japanio, Koreio, Rusio kaj aliaj mondpartoj, portante divers-kolorajn naciajn kostumojn, kantas kaj dancas kune kun Dalian-anoj sur stratoj. S-ro Li Hong, kiu unuafoje vojaĝis al la urbo Dalian diris:

"Laŭ mia opinio, Dalian estas bonega urbo. Unuafoje mi venis ĉi tien, feriis kelkajn tagojn ĉe maro, la placoj kaj konstruoj de la urbo estas tre aprecindaj. Mi bedaŭras, ke mi ne povas resti ĉi tie pli longe, kaj mi esperas, ke mi revenos pli poste."