• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-19 08:08:59    
Romaniga Prozisto

CRI

Wei Wei, pri kiu ni konigis lastafoje, faris grandan kontribuon en la komenco post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, al korespondaĵa prozigo, pli poste Qin Zhaoyang (naskita oktobre de 1916, en la gubernio Huanggang de la provinco Hebei) donis novan valoran kontribuon al prozaĵa romanigo per simpla kaj viveca manovrado de vortoj, en la periodo de agrikultura kooperado.

Sed antaŭ ĉio ni diru kelkajn vortojn pri la infaneco de Qin Zhaoyang! Lia patro heredis profesion de lia avo —instruadon al buboj, kaj tiel malfacile vivtenis la familion. Lia patro, cetere, estis tre lerta kaj sperta en versado kaj pentrado, kio donis al li profundan influon, tiel ke li, jam en la infaneco, forte amis kaj belarton kaj literaturon. En 1934 li pasigis ekzamenon kaj estis varbata de Vilaĝa Normala Kolegio de Wuchang (parto de Wuhan, la nuna ĉefurbo de la meza provinco Hubei). En la periodo de la enkolegia lernado li publikigis ne nur karikaturojn ironiajn al aktualaĵoj kaj propagandajn pri kontraŭjapana batalado, sed ankaŭ longajn poemojn en "Wuhan-tagĵurnalo", titolitajn respektive "La Granda Muro", "Prapatra Ekspluatado" kaj "Hurlado de Songhua-rivero". En aŭgusto de 1938, li iris al Shan-Gan-Ning-limregiono por partopreni en revolucio (Shan—la provinco Shaanxi, Gan—la provinco Gansu kaj Ning—Ningxia-a Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono, en la nordokcidenta parto de Ĉinio). Dume li redaktis pikturan gazeton, instruis belarton kaj entreprenis ksilografion. Poste li partizanis en meza ebenaĵo de la provinco Hebei. Sume 5 jarojn. En 1946 li komencis publikigi novelojn, unuaktajn teatraĵojn kaj prozaĵojn. Fine li sekvis la redakcion de "Nordaĉiniaj Literaturo kaj Arto" en Pekinon kaj fariĝis estro de novela sekcio de la redakcio de "Popola Literaturo". En 1953 kaj 1954 li iris al la kamparo por spertado. Reveninte li nomumiĝis kiel vicĉefredaktoro de "Popola Literaturo". En tiu tempo li aperigis novelarojn "Sur Ebenaĵo" kaj "Feliĉo", prozaĵan kolekton "Pri la Kamparo", romanon "Surkampe, Antaŭen!", fabelon "Dekmil-lia Flugado de Hirundido" kaj tezaron "Pri Koncepteco kaj Formaleco".

"Wang Yonghuai", "Yao Liangcheng" kaj "Maljuna Ŝafisto" estas aparte menciindaj prozaĵoj de Qin Zhaoyang. La 1-a temas pri tio, kiel Wang Yonghuai, distrikta estro de monta regiono en Xingtai de la provinco Hebei, gvidas popolamasojn al forigo de malnova fizionomio kaj konstruado de nova montovilaĝo; elektite kiel vicestro de gubernio, li ne forlasas la vilaĝon nek ŝanĝas sian naturon, tial vilaĝanoj same lin amas kaj subtenas. En la prozaĵo "Yao Liangcheng" la aŭtoro priskribis progresaĵojn de forstuma kapablulo titolita de popolanoj kiel "Tera Feo" ĝuste pro la granda kapablo en forstumado. Li opiniis, ke nur enradikiĝo de ĉiuj montanoj post fondiĝo de kooperativo signifas socialisman enradikiĝon. "Maljuna Ŝafisto" povas esti rigardata kiel fratina verko de "Yao Liangcheng", kiu lasta temas pri plantado de arbidoj dum la 1-a, pri bredado kaj paŝtado ne malpli gravaj. La prozaĵo plenas de konversacio en la 3-a persono, ankaŭ de psika priskribado por vivece reliefigi veran figuron de olda ŝafisto Feng Changfu.

Klaras trajto de prozaĵoj de Qin Zhaoyang: Tuteco de struktura aranĝo, ŝanĝiĝo de fono kaj elstarigo de ĉefheroo. La 3 menciitaj pecoj evidente diferencas unu de la alia per malsameco de efekto, tiel ke oni, samtempe legante ilin unu post alia, povas senti ĉiaman freŝecon kaj neniom estas tedata. Aliflanke, lia lingvaĵo estas sufiĉe pitoreska, kvankam frazeologie tre simpla. Dank' al sia valora kontribuo, li ja devas okupi gravan lokon en la nuna literaturo de Ĉinio.