• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-20 07:52:17    
Lin Ruqiu: Achun

CRI

Post nupto ni transloĝiĝis en novan kvartalon. Pro malproksimeco mia edzino revenas hejmen nur vespere. Langvora fari tagmanĝon por mi sola, mi frekventas restoracieton, situantan en la ekstremo de strato.

Kelnerino venis el la provinco Sichuan. La mastrino nomas ŝin Achun. Achun, ne tre ĉarma, tamen sufiĉe plaĉa, precipe pro tio, ke ŝiaj okuloj, iom humidecaj, estas amikige sentimentalaj. Kiom ŝi aĝas? 17 jarojn, aǔ 18.

Evidente ŝi estas tre bona al mi. Ĉiutage, antaǔ ol mi tute enpaŝas, ŝi jam aranĝas por mi tablon kaj seĝon, eĉ tuke viŝas ilin. La tablo fariĝas tiel pura, ke mia blanka ĉemizo neniom makuliĝas de olea malpuraĵo. Sen mia dikto, ŝi brogas ĉiajn manĝilojn, bovlon, teleron, kuleron kaj bastonetojn, kaj orde metas ilin antaǔ min. Se estas iu alia, tiu devas peti, ke ŝi faru tion. Sekve surtabliĝas al mi diversaj spicoj. Ĉio ŝovis demandon al mi en la kapon: Ŝi amas min?

Ŝi estas nek parolema nek ridetema. Foje mi demandis ŝin, kie estas ŝia naskoloko. Ŝi diris nomon de iu gubernio kiu, ŝajnas al mi, tre proksimas al la provinca ĉefurbo Chengdu.

Mi havas tian kutimon ĉiam kunporti libron al kunveno, en aǔton kaj ien ajn, ne por afekti, sed por forigi enuon en atendo. Ankaǔ en tiun malgrandan restoracion, kaj ŝajne tio tre interesas la kelnerinon kiu, kiam iom libera, nepre staras ĉe mi por rigardi, kion mi legas. Hazarde rimarkinte tion, mi montras la kovrilon de libro, ke ŝi vidu ĝian titolon. Mi ne estas certa, ĉu per tio ŝi provas intimiĝi al mi aǔ ŝirmi sian embarasiĝon kaǔzitan de la intimiĝo.

Iun tagon, post kiam ŝi finlegis titolon, mi esprimis volontecon donaci la gazeton al ŝi. Sed ŝi rifuze skuis la kapon.

Kiel mi esprimu dankon al ŝi? Per gratifiko? Tamen tio ne estas rutino ĉe ni. Mi donacu ion al ŝi? Sed tio kaǔzus miskomprenon. Mi ofte havas ŝuldosenton. Ho, Achun! Achun!

Iun tagon mi denove vizitis la restoracieton. Forestis la mastrino, pro kio Achun faris kaj kuiradon kaj pladoportadon. Pluraj klientoj ĉirkaǔ iu tablo ŝvitante prenis almanĝaĵojn kaj trinkis vinon. Vidinte, ke ŝi sola okupiĝas pri la servado, mi trafis bonan ideon kaj diris, "Mi helpu vin!" Kaj mi portis pladojn kaj vinon al diversaj gastoj. Subite iu mendis pladon el litorinoj. Achun konsterniĝis. Mi do, iniciative, rekomendis min. Vigle mi eklaboris, laǔvice oleon, paprikon, litorinojn, sojon, vinon, sukeron, ŝenoprazon kaj gustigaĵon, laǔproporcie. Baldaǔ bonodora plado aperis antaǔ tiu gasto. Frandinte nur unu pecon, tiu tuj levis la polekson kaj laǔdis, ke mi bonege kuiris tian pladon.

Fine ĉiuj gastoj foriris. Lavante la manojn, mi ĝoje atendis laǔdon kaj dankon de Achun. Sed kion fine? Min mezurante per fremdulina rigardo, ŝi elpremis jenajn vortojn tra la dentoj:

"Vi kapablas kuiri tiaĵon? Vi certe ne estas intelektulo!"