• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-23 10:55:13    
Iom pri foiro "Arta Pekino" (foto)

cri

En 2004, Dong Mengyang organizis la unuan internacian galerian foiron, en kiu partoprenis agentoj. Preskaŭ cent internacianivelaj eminentaj galerioj el Korea Respubliko, Japanio, Italio, Usono, Nederlando kaj Ĉinio partoprenis en la foiro. La ago estis aplaŭdata de profesiuloj ĉinaj kaj alilandaj. Oni opinias, ke apero de la foiro reguligas artan merkaton, kiu antaŭe estis en malordo kaj jesis rolon de galerio kiel bazo de merkato de artaĵoj.

Fronte al sukceso, Dong Mengyang ĉiam tenas aplombon. Li opinias, ke ĉina arta merkato ankoraŭ estas en disvolviĝado kaj ne povas paroli pri matureco. Li esprimis, ke ĉina arta eduko, kono kaj kompreno de la publiko al arto kaj arta konservado kaj administrado kaj serva nivelo de artaj institucioj ankoraŭ estas en unuapaŝa periodo.

Nur sur forta ekonomia bazo, arta merkato povas aperi kaj maturiĝi. Kaj nun en ĉina arta merkato, oni facile rigardas artaĵon kiel varon kaj arta foiro sin turnas al konsuma merkato, kiu havas neniajn rilatojn kun arto. Pro tio, en oktobro de la kuranta jaro, Dong Mengyang organizas alian foiron "Arta Pekino".

La unua foiro "Arta Pekino" elektis 85 partoprenantajn galeriojn meze de pli ol 200 registritaj ĉinaj kaj alilandaj galerioj. Malsame kun tio, ke Ĉina Internacia Galeria Foiro atentas absorbi mondan faman galerion, "Arta Pekino" estas pli praktikema dum elekto de partoprenantaj galerioj. Li diris:

"Nia foiro prenas ĉinan nuntempan arton kiel la ĉefa, kompreneble eŭropa kaj usona arto estas tuŝataj, tamen ne eblas tio, ke 80% da okcidentaj artaĵoj estas eksponataj en Ĉinio. Ni volas inviti galeriojn, kiuj probable venos al Ĉinio kaj ludos antaŭenpuŝan rolon por disvolviĝo de Ĉinio."

Dong Mengyang diris, ke lia sonĝo estas tio, ke iun tagon, "Arta Pekino" povos enlistiĝi en katalogon de mondaj kvar gravaj artaj foiroj, tial nuntempe lia paŝo devas esti modesta kaj solida. Li emfazis, ke li havas memfidon pri realiĝo de la sonĝo. Li diris:

"Laŭ mi, en tiu periodo, Ĉinio povos paŝo post paŝo okupas gvidan lokon kaj gvidos azian galerian aferon kaj artan merkaton. Ni esperas, ke "Arta Pekino" sin turnos al kolektejo de artaĵoj, tiam en la "Arta Pekino", vi povos apreci aziajn plej bonajn kaj plej kompletajn nuntempajn artaĵojn.