• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-26 07:56:47    
Prozisto Ĉiam Pasia kaj Vojaĝema

CRI
Lastafoje ni konigis proziston Qin Zhaoyang, kiu suĉis nutron el romanoj kaj pavimis novan vojon en la proza verkado. Malsame, Xu Ci ekspluatis larĝan vojon de proza verkado edifite de okcidenta "raportado".

Xu Ci naskiĝis en la gubernio Wuxing de la sudorienta provinco Zhejiang, 1914. Meze de la 30-aj jaroj li komencis verkadon de poemoj kaj prozaĵoj, kiuj poste kolektiĝis en "Dudekjaruloj" kaj "Plej Potenca Tono" (poemoj kaj prozaĵoj) kaj "Karnavala Nokto" (novelaro). Li abunde rikoltis ankaŭ el tradukado.

Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, li vizitis multajn urbojn, vilaĝojn kaj konstruejojn en la patrolando, el kio naskiĝis diversaj kolektoj de prozaĵoj kaj poemoj, kiaj "Homoj en Nia Epoko", "Celebra Festeno", "Milito Paco Progreso", "Belo Miraklo Abundo" kaj "Kantoj de Respubliko". En 1979 eldoniĝis "Elektitaj Prozaĵoj de Xu Ci".

Travivinte 2 epokojn, malnovan kaj novan, Xu Ci akiris abundon da spertoj. Li distingiĝis karaktere per nepaligebla pasio, granda vojaĝemo, profunda kaj vasta dokteco, multafaca talento, solida edukiteco en kulturo kaj arto kaj el Ĉinio kaj el Eŭropo.

"Piede de Qilian-monto", publikigita en 1962, estas kolona prozaĵo de Xu Ci. Ricevinte vastan bonvenigon kaj bonan takson, ĉi tiu verko sukcese servis kiel angulŝtono por grava pozicio de Xu Ci en la prozaĵa (fakte raportaĵa) verkado. Ĝi temas pri kortuŝaj meritaĵoj de Chang Shuhong (1904—1994), pentristo kaj piktura historiisto, kiu sin dediĉis ekskluzive al antikva freska arto en Dunhuang (veterana esperantistino Wang Yuqin, redaktanta la programeron "Vojaĝo en Ĉinio", jam plurfoje konigis la miraklaĵojn en Dunhuang, ankaŭ sinjoron Chang Shuhong). En sia artikolo Xu Ci prezentis firmajn paŝojn de la heroo sur la vepreca kaj dezerteca vojo, kondukanta sur la altan montopinton de la arto. Tiel vasta la scenejo de homa aktivado; tiom abunda la enhavo de la vivo, zigzaga kaj mirakla; tiel freŝaj kaj brilaj, la epokaj koloroj de eventoj kaj, legante la prozaĵon, oni spektas grandiozan dramon, de akto al akto, meze de jarmiloj, tra la spaco de dekmiloj da kvadrataj kilometroj. Ĉio jen torentas jen lirlas el sub skribilo de la aŭtoro – ŝtormoj kaj tempestoj en politiko, lavangoj kaj kaskadoj en kariero, ondegoj kaj torentoj en la vivo, vulkanoj kaj abismoj en amoro kaj… kaj vi spertas ties senton, vidas ĉi ties mienon aŭ aŭdas flustron aŭ hurlon. Kion vi povas fari plu antaŭ la giganta figuro de firma patrioto, kiu dediĉas ĉion el si al la patrolando? Por elvolvi la grandan bildorulon de la vivo, la aŭtoro aplikis 3 esprimajn manierojn de kruca disvolviĝo: la 1-a, pri strebado de Chang Shuhong, kiu veturis el Parizo al Guilin, de Guilin al Chongqing, fine de Chongqing al Dunhuang, trans montojn kaj riverojn, kaj fine trovis sian "neston"; la 2-a, pri la amo inter Chang Shuhong kaj Ye Lan, kiu lasta, skulptistino, juna, ĉarma, gajema, saĝa kaj talenta, pene sekvinte la amaton ĝis Dunhuang post kuna konkerado super sennombraj malfaciloj kaj suferigoj, silente foriris ĝuste en tiu momento, kiam Chang Shuhong, sorĉata de fresko pri tio, ke kronprinco Sattwana nutras per sia karno tigron mortontan pro malsato, decidis nutri per sia tuto la arton – ŝi forlasis lin por eterne! La lasta fadeno, pri amikeco inter Chang Shuhong kaj geologo Su Jianchu.

En 1965, Xu Ci publikigis prozaĵon "Peonio" pri 2 disĉiplinoj de loka operisto, atingante maturecon en la literatura arto.