• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-31 10:26:47    
Revoluciaj relikvoj de monto Jinggang interesas turistojn

cri
Fakte la kulturaj vidindaĵoj aparte interesas turistojn, kaj sur la monto Jinggang ekzistas pli ol cent bone konservataj revoluciaj ruinoj. Apud la ruino de hospitalo de Ruĝa Armeo, fraŭlino Yin Qin el la urbo Zhuzhou de la provinco Hunan provas sin vesti per uniformo de soldato de Ruĝa Armeo. Ŝi diris:

"Mi tre ŝatas la uniformon de Ruĝa Armeo, kaj mi volas min vesti per ĝi."

Malantaŭ fraŭlino Yin Qin videblas longa vico da butikoj, kiuj vendas insignojn de Mao Zedong kaj imitaĵojn de revoluciaj relikvoj, kaj en la butikoj multaj turistoj elektas tiujn memoraĵojn.

Krom junuloj, kiuj interesiĝas pri historio, ankaŭ pli kaj pli multaj gepatroj kondukas siajn infanojn sur la monton Jinggang dezirante, ke la infanoj konu la historion de Komunista Partio de Ĉinio, sekve ili povu pli bone trakti la hodiaŭan feliĉan vivon. S-ro Gu Feng el Pekino diris:

"Profitante ŝancon de feriado, mi akompanas miajn familianojn en vojaĝo al la monto Jinggang. Komence mi esperis, ke mia infano akceptu historian edukon ĉi tie, sed fakte ankaŭ mi mem estas edukita, ekzemple, mi konis la grandan heroecon de Mao Zedong, ĉina forpasinta gvidanto; mi eksciis, kiel malfacile estis fondi la novan Ĉinion, en kiu la popolo fariĝis la ŝtata mastro."

Karaj amikoj, sur la monto Jinggang, ne varmegas somere, nek frostas vintre, la klimato estas agrabla kaj taŭga al turisma aktivado en ĉiuj sezonoj. Sed la plej bela tempo estas tiu de aprilo ĝis oktobro. Tiam sur la monto Jinggang ĉie pompe brilas rododendraj floroj, kaj la monto fariĝas ankoraŭ pli ĉarma kaj aprecinda. Nun rododendro estas la reprezenta floro de la urbo Jingang-shan. La loka registaro ankaŭ ekspluatis la ruĝan rizaĵon kaj la kukurban supon, kiuj estis manĝaĵoj de Ruĝa Armeo en la revoluciaj jaroj, kaj faris tiujn manĝaĵojn lokaj memorindaj frandaĵoj. Turistoj vojaĝantaj tie emas gustumi tiujn frandaĵojn kaj eĉ kunportas hejmen por regali per ili siajn parencojn kaj amikojn.

Kaj la plejparto de turistoj ŝatas loĝi en kamparanaj hoteloj, kie ili povas manĝi diversajn lokajn produktojn, kiaj bambuido, giromitro, sovaĝa rano kaj sovaĝa agariko kreskanta sur krutaĵoj kaj klifoj.