• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-02 07:32:25    
He Wei kaj "Dua Ekzameno"

CRI

He Wei, nomata ankaŭ He Zhenye, naskiĝis en la gubernio Dinghai de la provinco Zhejiang. Li komencis verkadon en la aĝo de 15 jaroj. Mirknabo! Antaŭ la liberiĝo li jam partoprenis en literatur-arta aktivado gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio en Ŝanhajo. Li ankaŭ laboris kiel ĵurnalisto kaj redaktoro. Post la liberiĝo (1949), li fariĝis kompilisto de filmoj. En 1959 li transposteniĝis al la sudorienta provinco Fujian. Liaj prozaj kolektoj estas "Dua Ekzameno", "Brodado" kaj aliaj. Sekve bonvolu legi fragmentojn el lia artikolo, titolita "Prozo kaj Mi" kaj publikigita en 1979:

" 'Dua Ekzameno' verkiĝis aŭtune de 1956 kaj aperis en felietono de "Renmin Ribao' (Popola Tagĵurnalo), la 20-an de decembro, samjare. Tiam mi laboris en Ŝanhaja Filmostudio. Tiu ĉi prozaĵo vekis atenton de legantoj, tradukiĝis en alilandajn lingvojn, estis elektita kiel teksto en lernolibro kaj adaptiĝis al filmo kaj radiodramo, poste kaŭzis debaton kaj estis rigardata kiel "blanka flago" – ĉion ĉi, verdire, mi tute ne atendis. En la jaroj 30-aj, 40-aj kaj 50-aj, Ŝanhajo donadis al mi ŝancojn por lernado, laboro kaj vivo. Mi do tre konas ĉi tiun metropolon. En 1956 Ŝanhaja Koruso varbis membrojn. Mi aŭdis, ke la voĉo de iu junulino malboniĝis pro tio, ke ŝi partoprenis en savado el incendio, malgraŭ tio la koruso akceptis ŝin. Mi hazarde ekkonis la praktikantan studentinon en hospitalo, sveltan kaj gracian, ŝatantan porti freŝe verdan ĵerzon kaj kafkoloran pantalonon kaj kvazaŭ smeralda arbido banata en la sunaj radioj, dum printempa mateno, saturita de juneca spiro. Ĉio ĉi, kaj io alia, servis kiel materialoj de la prozaĵo, kiun mi plenumis en 2 diurnoj kaj kiu atingis 3 000 ideogramojn. Sed fine ĝi glitis en tirkeston pro tio, ke mi ne tre kontentis pri ĝi. En iu tago mi ricevis leteron de la literatura sekcio de Renmin Ribao. En la letero oni petis mian kontribuon longan je malpli ol 2 000 ideogramoj. Mi do devus forhaki almenaŭ trionon el la enkesta peco – 'granda operacio'! Por mallongigi ĝin, necesis almenaŭ rearanĝo de la strukturo kaj plej ekonomie skizi la scenon de la 2 ekzamenoj. Mi povis trakti ĝin kiel novelon laŭteme, tamen mi restigis ĝin prozaĵo. Tre mallonga, kun personoj kaj intrigoj, ne senkaŭze do oni, farante recenzon, nomis ĝin mikronovelo. Por teni ĝin en la kvanto de 2 000 ideogramoj, mi ŝparis tuĉon kiel oron kaj klopodis, ke la 1-a frazo de la 1-a alineo jam tuj kaptu atenton de leganto, tial mi uzis kinan metodon kaj donis suspenson. Kaj aperis diversaj planoj, fora, meza, proksima kaj ekstra, ekzemple tio estas ekstra plano, ke la profesoro fiksas sian rigardon al anonca foto de tiu junulino. Ho, tio estas jam ne polurado, sed reverkado konsuminta grandan energion. Fine! Fine malpli ol dumil-ideograma! Eĉ nun mi devas ankoraŭ danki kamaradojn el la literatura sekcio de Renmin Ribao. 'Dua ekzameno' estus ordinara kaj plata verko, se ili ne postulus la reduktadon. Mi citas ĉi tion kiel ekzemplon por montri, ke fojfoje artikolo estas ne verkita, sed skrupule rearanĝita. Kaj por aŭtoro, ĉiu verko aperas kiel serioza ekzameno. Literaturaĵo estas produkto de spirito; kaj de la vivo ĝis verkado, kompleksa mensa laboro, laboro kreiva."