• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-20 09:07:39    
Aparte vidinda urbo Ji'an

cri
La 1-an de julio de la jaro 2004, la 28-a Monda Heredaĵa Konferenco ekzamenis la reĝan urbon, la reĝajn maŭzoleojn kaj la aristokratan tombaron de la antikva regno Gaogouli prezentitajn de Ĉinio, kaj enlistigis ilin kiel unu tuton en la Katalogon de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj. Pri tiu monda kultura heredaĵo ni jam konigis antaŭ nelonge. Nun temas pri la urbo Ji'an, kie troviĝas tiu monda kultura heredaĵo.

Ji'an situas en la montaro Changbai de la nordorienta landparto de Ĉinio, kie abundas je ginsengo. Laŭdire jam antaŭ 4000 jaroj, oni sciis la kuracan valoron de ginsengo, kaj ankaŭ la moderna scienco montras, ke ginsengo utilas al la homa sano kaj povas longigi la homan vivon.

Oni nomas Ji'an "hejmo de ginsengo". Ĝi troviĝas en la baseno de Xinkai-rivero kaj estas ĉirkaŭita de primitiva arbaro, kie la organikaj elementoj de la tero, senpolucia aero, duonoceana klimato kaj sufiĉa sunlumo helpas kreskadon de ginsengo. La tiea ginsengo havas ne nur grandan produktokvanton, sed ankaŭ bonan kvaliton, precipe "Xinkaihe"-panako, fama vario de Ji'an-ginsengo, kiun oni prilaboras en ruĝan ginsengon kun kristala kerno.

Ji'an havas longan historion kaj riĉan kulturon. La antikva tombejo de la regno Gaogouli estas difinita de la ĉina Ŝtata Konsilantaro kiel protektata restaĵo.

En la 3-a jaro p.K. la regno Gaogouli translokis sian ĉefurbon al Ji'an ĉe Yalu-rivero, kaj en la 427-a jaro al Pjongjango de Koreio. Dum 425 jaroj, Ji'an estis centro de politiko, ekonomio, kulturo kaj milita afero de la regno Gaogouli. Subtere kaj surtere de Ji'an troviĝas multaj kulturaj restaĵoj kaj sennombraj antikvaj tomboj en la ĉirkaŭurbo de Ji'an.

El la tomboj la plej atentokaptaj estas la reĝa tombo kaj generala tombo, kiuj aspektas kiel piramidoj de Egiptio. La bone konservita generala tombo, kiu apartenas al la Longviva Reĝo la 20-a de la regno Gaogouli, situas je 4.5 kilometroj nordoriente de la urbo Ji'an. Ĝi aspektas kiel prismo kun alteco de 12.4 metroj kaj havas 7 ŝtupojn. La areoj de la bazo kaj supro estas 960 kaj 270 kvadrataj metroj respektive. La tombo estis masonita el granito kaj rulŝtonoj. Por preventi aliformiĝon pro peza premo de la granito, ĉe la 4 flankoj de la tombo oni metis po 3 grandajn ŝtonojn, el kiuj la plej malpeza havas pezon de pli ol 15 tunoj. Inter la 3-a kaj la 5-a ŝtupoj estas tomba ĉambro en kvadrata formo, longa je 20 metroj kaj alta je 5.5 metroj, kun pasejo en la mezo de la 5-a. La du ĉerkoj estis riparitaj post priŝtelo. Estas mirinde, ke la tegmento de la tombo estas kovrita de granda ŝtono de pli ol 60 kvadrataj metroj, kiu pezas pli ol 50 tunojn. Laŭ la fera ŝtuparo en la sudorienta flanko de la tombo oni povas supreniri la ĉambron aŭ tegmenton. En la tombejo troviĝas 1 akompana tombo, sed antaŭe 5.