• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-17 18:08:38    
Vojaĝo al urbo Kaifeng

cri
La urbo Kaifeng estas antikva urbo kun longa historio. Antaŭ pli ol mil jaroj, sume naŭ imperiestroj de la dinastio Norda Song (960-1127) prenis ĝin kiel la ĉefurbon. Kvankam pasis jam dekkelkaj jarcentoj, tamen multe da kulturaj relikvoj kaj historiaj ruinoj nun ekzistantaj en Kaifeng povas reaperigi la originalan fizionomion de tiu urbo.

La urbo Kaifeng situas en la orienta parto de la provinco Henan, centra Ĉinio, kaj estis unu el 7 plej famaj ĉefurboj en la antikva epoko. En iu historia periodo, ĝi estis politika, ekonomia kaj kultura centro de Ĉinio, ankaŭ unu el la plej prosperaj urboj de tiu periodo. Ĉar Kaifeng situas en la malsupra baseno de la inundema Flava Rivero, la dua granda rivero de Ĉinio, tial la urbo estis 6-foje atakita de inundo, sekve ĝi estis plurfoje rekonstruita historie. Kaŭze de tio, en Kaifeng videblas variaj arkitekturaj stiloj el tieaj antikvaj konstruaĵoj.

En la urba centro de Kaifeng troviĝas prefektejo de diversaj dinastioj en la antikva Ĉinio, kaj en la dinastio Norda Song, la skalo de la prefektejo atingis la kulminon. La originala prefektejo de la dinastio Norda Song antaŭ longe jam dormis subtere, kaj la nuna areanta je 4 hektaroj estas imitaĵo de la originala, konstruita en la jaro 2003. La antikveca arkitektura stilo kaj profunda historia enteno de tiu konstruaĵo estas tre aprecindaj por turistoj.

Matene de ĉiu tago, en tiu ĉi dura melodio la prefektejo de Kaifeng malfermas sian pordon al vizitantoj el ĉiuj lokoj. La prefektejo havas altan kaj majestan pord-turon kaj dikajn murojn. Kiam la pordo malfermiĝis, altstaturaj kaj fortikaj lakeoj de la prefektejo grandpaŝe eliras el la pordo, marŝas ĝis la muroj kaj staras tie kun la serioza mieno. Jen estas prezentado fare de nuntempuloj por reaperigi la iaman imponan riton okazintan ĉiutage je la komenciĝo de la prefekteja laboro en la antikva epoko. La nuna prefektejo ne plu servas kiel oficejo de la loka registaro, sed fariĝis unu el la vizitindejoj de turistoj en la urbo Kaifeng.

En la antikva Ĉinio, ĝenerale sur la urba muro konstruiĝis ebena kaj rekta ĉeval-vojo, por ke soldatoj dum la batalo povu facile kaj rapide grimpi sur la urban muron kaj alporti tien diversajn pezajn defensivajn armilojn kaj ĉevalojn. Sed la vojo sur la urba muro de Kaifeng estas ŝtupareska kaj mallarĝa. Laŭdire, en la dinastio Norda Song, oni intence rekonstruis la originalan urban muron, por ke ĝi ne aspektu milit-cela. Sur-irinte la urban muron, oni povis plezure promeni laŭ la vojo, aprecante la urban panoramon. Sur la muro videblas gnomono uzata por registri la horon kaj ankaŭ granda tamburo uzata por anonci la horon en la antikveco. Ĉe anguloj de la urba muro, anstataŭ gvat-turoj, vidiĝas delikataj kioskoj, apude troviĝas rondaj tabloj kaj ŝtonaj benkoj. Ĉio ĉi impresas, ke ĉi tie estas agrabla ripozejo.