• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-03 07:32:49    
Yuan Bingfa: Gustumi Freŝon

CRI

Estas sezono gustumi freŝon en la nordo.

Apenaǔ aǔroras, Ferid senbrue ellitiĝas.

Li ne ĝenas la dormantan edzinon, estante ja tia viro, kiu scias dorloti sian virinon. Li volas, ke ŝi pli longe dormu. Kaǔrante antaǔ kameno, li bruligas branĉetaĵon, prenas maizajn spikojn kuritajn de la edzino hieraǔ vespere kaj varmigas ilin en kuirpoto. Baldaǔ jam 4 spikoj da grajnoj miksiĝas en lia stomako, kaj li frapas la ventron. Jam sata!

Li fermas la pordon kaj ekiras. Li veturas en 4-rada ĉaro de oĉjo Ma. Li vizitas urbon por nenio grava, simple por rigardi stratojn en senokupa tempo.

Tago serena. Sidante en la ĉaro, li gaje zumas improvizitan kanton, "Survoje ĉarma la pejzaĝ' / de la tre riĉigita vilaĝ'..."

La ĉaro atingas nur la randon de la urbo, ĉar estas malpermesate irigi agrikulturan ĉaron en urbon.

Ferid prenas aǔtobuson.

Lia kolo laciĝas pro gapado al grandaj reklamoj kaj afiŝoj, liaj okuloj streĉiĝas kaǔze de ŝikuloj kaj pimpulinoj paŝantaj surstrate.

Sorĉa la urbo.

Ferid plonĝas en magazenon. Li aĉetas eǔropajn kostumojn, kaj por si kaj por la edzino.

Antaǔ ol eliri, li vidas mamzonojn ĉe angulo de la magazeno. Lin altiras diversaj mamzonoj, kiujn elektas multaj urbaninoj.

Li eksentas volupton al la edzino, ke ŝiaj mamoj fariĝu montetoj. Li trotas tien. Sekvas zorga elektado. Tio kaj surprizas kaj mirigas komizinon, junan kaj tre belan. Ŝia gapado neniel povas forigi Feridon, kiu eĉ metas al si plaĉan pecon sur la bruston, por ĝui aǔ mezuri ĝin. Fine li faras pagon por 2 mamzonoj.

Borborigmoj. Ferid sentas malsaton. En restoracion! Subite lia rigardo trafas tion, ke antaǔ iu butiko oni vendas maizajn spikojn. Aĉetas viroj, virinoj kaj infanoj. Li ja foje aǔdis, ke nunaj urbanoj aparte amas bataton kaj maizon. "Tre bone! Ankaǔ mi estu urbano!" Kaj li paŝas tien.

Li jen rodas, jen mordas, jen maĉas, pli urbane ol urbanoj. Sume jam 4 spikojn. Ĉiuj rigardas lin, iuj eĉ rigardegas, kio tre kontentigas lin; kaj li fiere foriras, lulate de la penso, "Ĉi-foje mi estas jam urbano."

Li hastas al frukta butiko. Aĉetinte fruktojn por sia edzino, li rapidas al aǔtobusa haltejo.

En la ĉaro li unue komentas, "Pasintece urbanoj iris al nia vilaĝo por gustumi freŝon. Sed hodiaǔ mi gustumas freŝon en la urbo. Kia amuzo!", poste li rakontas, kiel li glutis sume 8 maizajn spikojn. Ĉiuj aǔskultantoj eksplodas per rido.

"Oĉjo Ma, haltu, mi devas viziti necesejon!" li krias, rimarkinte necesejon ĉe la vojo.

Oĉjo Ma haltigas la ĉaron kaj Ferid saltas el la ĉaro kaj kuras al la necesejo.

"Trompemaj urbanoj! La maizaj spikoj, ne sufiĉe kuiritaj! Pro tio mi gustumis lakson!"

Ridego preskaǔ renversis la ĉaron.