• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-07 17:45:30    
Te-trinkejoj de Pekino

cri
Kulturo pri teo estas parto de la brila kaj longhistoria kulturo de Ĉinio. Nun ni konduku vin al du karakterizaj te-trinkejoj de Pekino, por sperti la ĉinan kulturon pri teo.

En la pekina fama te-trinkejo Laoshe, ĉiufoje, kiam la gasto alvenas, kelnero, sin vestinta per tradiciaj longa robo kaj veŝto, kun la ĉina vertoĉapo sur la kapo, bonvenigas la gaston per la pekina dialekto, kiu aŭdiĝas intime kaj kompleze. Pekinanoj donis karesan nomon "Xiao-er" al la kelneroj de la te-trinkejoj. La te-trinkejo Laoshe prenis la nomon de la ĉina fama verkisto s-ro Laoshe kiel sian nomon. Antaŭ pli ol 40 jaroj, s-ro Laoshe verkis la dramon titolitan "Te-trinkejo", kiu estas senmorta verko en la ĉina drama historio. En tiu dramo s-ro Laoshe vivece priskribis diversajn sociajn fenomenojn de la malnova Pekino. Pasis jam dekoj da jaroj, kaj tia te-trinkejo priskribita de s-ro Laoshe estas netrovebla, tamen en la te-trinkejo Laoshe oni ankoraŭ povas vidi spuron de te-trinkejoj de la malnova Pekino.

Indiĝenaj pekinanoj kutimas trinki la jasmenan teon. Tia verda teo fumaĵita per jasmenaj floroj estas brila je la koloro kaj densa je aromo. En la te-trinkejo Laoshe, oni povas ne nur ĝui la tradician jasmenan teon, sed ankaŭ apreci ian tean plastikon faritan el teo kaj floro, t.e. kiam oni verŝas boligitan akvon en glason, ene teo kaj floro lante sin elvolviĝos. Fraŭlino Yu Jing, administra oficistino de la te-trinkejo Laoshe, konigis, ke tio estas karakterizaĵo de tiu ĉi te-trinkejo, kaj farado de tia tea plastiko iras laŭ rigora procedo. Ŝi diris:

"Ĝenerale oni selektas 160 delikatajn te-burĝonojn kaj kunligas ilin per aparte maldika kotonfadeno, kaj aldonas divers-specajn freŝajn florojn, kiaj jasmeno, kamelio, osmanto kaj lilio, kiuj estas utilaj al la homa sano, precipe al virinoj."

En la te-trinkejo Laoshe, oni havas la ŝancon apreci prezentadon de diversaj popolaj artaĵoj, ekzemple Pekina Opero, akrobataĵo, ombroteatraĵo, ĉina luktarto Wushu ktp. Aprecante tiujn programerojn, vi bonvole ne forgesu rigardi talentan servon de kelneroj "Xiao-er". La kupra te-kruĉo tenata de ili havas unu-metre longan buŝaĵon, kaj dum la te-verŝado por gastoj, ili povas libere turnadi la kruĉon tiel lerte, ke eĉ guto da akvo ne elverŝiĝas ekster la te-tason. Do kial kelneroj de la te-trinkejo uzas la te-kruĉon kun tiel longa buŝaĵo? Unu el la kelneroj de la te-trinkejo Laoshe Xu Dawei diris, ke tio estas tradicia aranĝo de te-trinkejoj de la malnova Pekino, por ke la akva temperaturo infuzanta teon estu pli taŭga. Li diris:

"La kupra te-kruĉo kun longa buŝaĵo estas speciale uzata por infuzi verdan teon. La temperaturo de la boligita akvo ene de la kruĉo ĝenerale estas 90 gradoj, kaj ĝia temperaturo por infuzi la verdan teon devas esti ĉirkaŭ 80 gradoj. Kiam la boligita akvo estas enverŝita en te-tason tra la unu-metre longa buŝaĵo, ĝi ĝuste atingas 80 gradojn, jen la plej taŭga temperaturo, por ke la infuzita teo estu la plej bongusta."