• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-09 07:54:24    
Poeteca Prozisto

CRI

Paro da gagatnigraj hirundoj frapas sin al vitro de mia fenestro. Mi tuj ovras la fenestron. Sed la 2 gastetoj jam malaperas. Ekster la fenestro sterniĝas verda printempo…

Mi atendas ĉe la fenestro. Atendi la senditojn de primavero, senditojn de feliĉo. Ĝermas ankaŭ mia koro. Kiu, kvazaŭ juna folieto, renkonte al printempa zefiro, senĉese rigardas, sur rondeto, la lontanon.

Fine revenas la 2 birdoj, beke kunportantaj koton kaj herbon. Ambaŭ vigle flugas tien kaj ĉi tien, kaj konstruas, sur angulo de mia ĉambro, blankan dometon. Post momento ili eliĝas, kaj baldaŭ revenas, sin akompanante per kvivitoj, kvazaŭ ili raportus al mi sian ĝojon pro tio, ke ili, en ĉi nova tereno, trafas konstruejon kaj trovas sian laboron.

Sekve la paro denove forflugas. Kaj, de kie, mi ne scias, ili kune alportas vermon, verdan kaj tre grasan. Ambaŭ povas frandi ĝin, sate, tre sate.

Fininte la manĝon, ili duete kantas, ekster la fenestro. Kantinte ili reiras al la konstruejo. Dume ili navetas kelkajn fojojn, bekante jen argilon, jen branĉeton.

Ho, hirundoj, hirundoj! Mi scias, ke en la laboro vi estas tiel viglaj kaj leĝeraj. Mi scias ankaŭ, ke en la laboro vi sorbas helon de la suno, kaj ĝuste en tiu ĉi okazo viaj ebonaj plumoj tiom brilas. Eĉ via fajre ruĝa beko estas ŝmirita de la suno per radia farbo kaj tial iĝas tiel pompe ĉarma, ĉu ne? Ho, vi, delegitoj de primavero, de laboro!

Kara samideano, la supra teksto estas prozaĵo de Kelan (Tang Yizheng, naskita en Changsha, ĉefurbo de la provinco Hunan, 1920). En 1937 li forlasis la 1-an Normalan Kolegion de Hunan kaj kuris al Yan'an. Vizitinte tieajn lernejojn li laboris kiel raportisto kaj ĉefredaktoro de "Qunzhong Bao" (Amasa Ĵurnalo), direktoro de literatura sekcio de Tianma-studio kaj redaktoro de "Literaturarta Monata Revuo". En 1961 li revenis al sia naskoloko Hunan por profesia verkado. Kara retleganto, vi povas diveni titolon de la supra prozaĵo, ĉu ne? "Hirundoj". Kaj la suba peco?

Kiu dividis la tempon en tagon kaj nokton? Kaj kiu rompis la longan riveron de la vivo? Por ke la nokto disigu la vivon, tiel ke la vivo havu paŭzon?

Ŝajnas, ke tio estas nur kimero.

Ni levas la lunon, kiam vi kaŝas la sunon. Ni dissemas stelojn, kiam vi sternas la noktan vualon. Tagnokte niaj maŝinoj ne ripozas, kvankam vi altrudas la nokton, ke ni dormu.

Kiu diktis, ke ni kalkulu la tempon per jaro, monato kaj tago? Kaj kiu mirakle elpensis, ke ni mezuru la rapidon de la tempo per ciferoj?

Ŝajnas, ke nuntempe tia mezurado jam perdas efikon, almenaŭ ioman.

Jen ideo de ni ekflugigita, jen saĝo de ni elsaltigita, postkuras la diurnojn, ĉasas la sunon, la lunon kaj stelojn. Tiel do vi jam neniel povas mezuri la rapidon de la tempo, nek la ŝanĝiĝadon.

Jen la voĉo de nia epoko, metamorfozo en nia erao.

Eterne, ni vivos en la aŭroro.

(Titolita "Kiu?")