• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-10 08:05:28    
Wang Site: Lakto Poranima

CRI

Mia filino aĝas 10 jarojn. En la lastaj jaroj, okaze de ŝia naskotago, mi nepre aǔdigis muzikaĵojn registritajn antaǔ 10 jaroj. Ŝi scias, ke antaǔ sia naskiĝo ŝi jam aǔdis ĉi tiujn melodiojn.

La filino naskiĝis en Germanio. Tiam mia edzino faris studadon en Munkena Universitato. 4 jarojn ni kune loĝis en studenta kvartalo de Olimpika Vilaĝo. Dume ni amikiĝis al multaj homoj loĝantaj tie kaj aliloke. El niaj plej intimaj estis paro da geedzoj, kiuj venis el Taiwan kaj el kiuj la sinjorino, nomata Wan Shuyi, estis karaktere tre milda kaj afabla, kun blanka haǔto, kurta hararo kaj alta staturo. Estante jam patrino de 2 infanoj, ŝi ankoraǔ diligente lernis ion en la universitato. Ankaǔ ŝia 2-a ido, filino do, naskiĝis en Munkeno, je unu jaro pli frue ol mia filino. La edzo de Wan Shuyi estis eleganta kaj ĝentila, kaj tre lerta en ludado de gitaro. Li studis teologion en Munkena Universitato por doktoriĝo. Jen 4-membra familio, varma kaj dolĉa.

Mi ankoraǔ memoras, ke en iu tago el la gravedeco de mia edzino, brakume portante sian unujaran bebon, Shuyi vizitis nin. Ŝi venis speciale por donaci muzikan kasedon al ni. Ŝi klarigis, ke muziko povas inspiri feton kaj fari, ke la feto pli bone kreskadu. Ŝi ŝovis la kasedon en diktafonon. Baldaǔ nia ĉambro pleniĝis de klasikaj melodioj, ekzemple de Ĉakovskij kaj Ŝuberto, tiom agrablaj, varmigaj kaj trankviligaj, ke preskaǔ ĉiu takto tenere karesas al vi la korpon kaj koron kaj la leĝera, facilmova ritmo – ho! levas la animon en delicon kaj superbon!

Efektive, antaǔ sia naskiĝo, mia filino jam estis nutrata el la "anima lakto". Ja mirakle, ĝi tuj moviĝis en la patrina utero, kiam la diktafono estis ekfunkciigita. Tiom pli, unu monaton antaǔ la akuŝo, ĝiaj piedetoj troviĝis sube, kio forte nin timigis. Sed ĝia kapeto turniĝis suben post plurtaga aǔdigo de la kasedo de Shuyi. Ĉu ne mirakla forto de muziko?

Kiam Shuyi revizitis nin, ni kune aprecis ĉinajn popolkantojn, dum ŝi, kun la filineto en la sino, laǔritme movis la kapon kaj softe kunkantis.

Foje la edzo de Shuyi ludis sian gitaron. La gitaraj sonoj rememorigis lirlojn de klara rojo kaj ondetojn kvazaǔ ŝprucantajn dolĉige en la koron de ĉiu el la aǔskultantoj. Liturgio sankta kaj pura, gvidate de la gitaro, nin purigis fizike kaj tuŝis spirite. Tiumomente la animo ŝajnis lago kun speguleca akvo aǔ nuba floko libere kaj trankvile ŝvebanta sur la lazura ĉielo. Ni perceptis la amon kaj ĝuis ĝin, en akompano de la muziko.

Kiam mia filino aĝis unu jaron, Wan Shuyi kaj ŝia edzo, jam diplomite, reiris al Taiwan.

Rememorante ĉion antaǔ 10 jaroj, ni ankoraǔ sentas bedaǔron pri la disiĝo. Vere, reveninte al la patrolando, ni sopiras al ili. Mi ĉiam konservas la kasedon donacitan de Shuyi kiu asertis, ke ĝi estas lakto por la animo.

Nun Shuyi kaj ŝia edzo servas kiel universitataj prefesoroj en la urbo Taibei. Mi ĉiam pretas sendi al ili diskojn plenajn de popolaj kantoj de la ĉeftero de la patrolando. En ĝi estas ne nur "Knabinoj sur la Monto Ali", sed ankaǔ "Lulkanto" de Ĉinio. Vere, ni tre sopiras revidi ilin...