• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-16 07:53:49    
Guo Feng kaj Lia "Folia Fluto"

CRI

Guo Feng, alinome Guo Jiagui, naskiĝis en 1918. Kie? En Putian de la sudorienta provinco Fujian. Estante 20-jara li jam komencis verkadon. Poste li fariĝis redaktoro kaj mezlerneja instruisto. Post kiam fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko en 1949, li entreprenis profesian kreadon de literaturaĵoj. Eldoniĝis ne nur multe da prozaj kolektoj, sed ankaŭ infanaj legaĵoj kiaj "Leopardo Evitanta Pluvon", "En Botanika Ĝardeno", "Trajno el Alumetaj Skatoloj", "Ŝipo de la Luno" kaj "Leontodo kaj Ĉielarko". Tre famas lia prozaĵo "Folia Fluto", kvazaŭ poemo en prozo:

Ho, folia fluto de la hejmoloko!

Du verdaj folioj, meze de la lipoj, jam kiel niaj prapatroj.

Elfajfatas profunda amo kaj arda sopiro al la naskoloko, ankaŭ pasia admiro kaj verva laŭdo al ĉarmaj pejzaĝoj de la hejmolando.

Elblovatas forta korinklino al la vivo; aŭdiĝas liriko pri libero, himno pri laboro kaj odo pri juneco brulanta kun gajaj flamoj.

Tiel simple, kiel ĉe la popolkantoj.

Tiom pure, kiom de anĝela melodio.

Eĉ pli draste, ol en vino.

Ho, hejmolanda folifluto!

Duo da smeraldaj folioj, en la vigla buŝo, tra la pulmoj, el la profundo de la koro.

Eltorentas karnavaleca muzikaĵo pri venkoj en laboro, kaj ĝojo de sennombraj homoj, kaj panegiro al la suno.

Ellirlas adoro al la potenco kaj rajto de la popolo, ankaŭ ario pri la lumo kaj feliĉo, ankaŭ kanzono pri flago, flirtanta en la aero, kvazaŭ leviĝanta sundisko.

En la foliflutaj sonoj, agrabla odoro de herboj sur verda stepo de la naskoloko, ankaŭ aromo de aprilaj floroj de longano*.

(*Longano: Frukto de longanujo, Euphoria longan, arbo el sapindacoj, kies matura frukto, do longano, havas karakterizan brunecan ŝelon, kun unu kerno ĉirkaŭita de sukoplena dolĉa bongusta karno.)

Kara retleganto, estas spaco por alia poemo en prozo "Venta Trogĉeno":

La vaganta en l' aero, vento,

vi alvokas ĝin;

la ĉiele nubon forpuŝanta, vento,

vi venigas ĝin; jen la vent', fajfanta tra arbara krono, kaŝludanta inter banĉoj,

jen la vento, forlasinta valon kaj jam promenanta sur la kampo nia,

vi kolektas ilin.

Ho ho, kvazaŭ veloj en la maro, jen la ventorado, kun flugiloj blankaj; ha ha, kiel blanka birdo en fabelo, jen la ventotrogo, kun flugiloj blankaj; kaj mi vidas, ke vi jam kunigas ĉiajn ventojn, sed ankaŭ fortojn kaj saĝgutojn;

sekve mi rimarkas, ke vi flirtas, ŝvebas kaj turniĝas tien kaj ĉi tien; mi plu trovas, ke vi tre similas rozon blankan kaj gigantan, kun kolosaj blankaj florpetaloj disradiaj, kaj dancante kaj rulante la korpetojn en l' aero; mi rigarde trafas, ke vi ŝajnas grandioza suno, nun glisanta de l' ĉielo sur la pintojn de l' arbaro nia kaj flagranta je scintiloj blankaj, rotaciaj kaj ondantaj;

kaj pli poste, en la subo via, ekmovas sin trogĉeno ĉe la bordo de la rivereto, kaj kaskadas akvo supre, akvo el eterne nefinebla fonto, kavo tra la montaj rojoj, akv' de sur la bordo, katarakte:

en fekundajn kampojn niajn.