• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-21 21:05:38    
Pentrindaj pejzaĝoj de Jiuzhaigou – Naŭvilaĝa Valo

cri
La pitoreskejo Jiuzhaigou situas en la Aba-a Tibet-nacieca kaj Qiang-nacieca Aŭtonoma Subprovinco en la okcidenta parto de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio, estas montvalo kun la formo de la angla litero Y, kaj sterniĝas je pli ol 40 kilometroj. Ĉar ĉi tie dislokiĝas 9 tibet-naciecaj vilaĝoj, tial la loko nomiĝas Jiuzhaigou. En la ĉina lingvo, "Jiu" signifas naŭ, "zhai" vilaĝon, kaj "gou" valon.

S-ro Nerohem Yam el Israelo ŝatas vojaĝi en diversaj lokoj de Ĉinio. En la pasintaj kelkaj jaroj, li jam vojaĝis al Pekino, Ŝanhajo, provincoj Zhejiang, Shanxi ktp, kaj havas sufiĉe da konoj pri belaj naturaj pejzaĝoj kaj moroj de Ĉinio. Tamen kiam li atingis Jiuzhaigou, li nedeteneble admiris ĝian eksterordinaran belecon. Li diris:

"Ĝi estas la plej bela loko en Ĉinio, kaj nenie krom ĉi tie, mi vidis tiajn naturajn pejzaĝojn unikajn kaj distingiĝajn."

Mirindeco de Jiuzhaigou kuŝas en akvo, kiu estas la animo de Jiuzhaigou. Ĉi tie vidiĝas pli ol cent buntkoloraj alpaj lagoj kun diversaj grandecoj. Lokaj tibetanoj nomas ilin "Haizi", t.e. "Filoj de Maro".

La akvo de tiuj lagoj estas kristale klara, kaj oni povas rekte vidi ovalajn ŝtonojn, herbojn kaj velkajn branĉojn en la laga fundo, kaj la koloro de akvofluoj estas varia, ie ĝi estas blua kiel safiro, aliloke verda kiel smeraldo striata de ore flava koloro. Ekzemple, en la lago Changhai, la plej granda lago de la pitoreskejo Jiuzhaigou, rigardate el proksime, la akvo estas smeralda kaj travideble klara; kaj rigardate el malproksime, ĝi estas lazura kaj senonda; verdaj montoj starantaj ĉe la laga bordo reflektiĝas en la akvo, formante pentrindan fenomenon.

S-ro Morishita Sadamasa el Japanio, rigardante tiujn lagojn, senĉese admiris:

"En Japanio mi jam vidis televidan filmon pri naturaj pejzaĝoj de Jiuzhaigou, sed ĉi tie, rigardante la veran Jiuzhaigou, mi opinias ĝin ankoraŭ pli ĉarma ol la televida. En Japanio ekzistas similaj lagoj, tamen la ĉi-tieaj estas ankoraŭ pli pompaj."

La beleco de akvaj pejzaĝoj de Jiuzhaigou estas tute natura. La geologia strukturo de Jiuzhaigou estas karsta, kaj la tiea akvo riĉas je jonoj de kalcio, magnezio kaj karbona acido, kiuj havas fortan reflektan povon al la blua lumo kaj la verda, kaj plie, ĉar en la lagoj kreskas pli ol 200 specoj de algoj buntkoloraj, la laga akvo fariĝis ŝanĝema kaj varia je koloroj.

Kiam la akvo de Jiuzhaigou restas en la lagoj, ĝi estas kvieta, tamen kiam ĝi falas de sur klifoj, ĝi tuj fariĝis vigla, torenta, bruega kaj ŝaŭmanta. En Jiuzhaigou estas 17 grupoj da akvofaloj. Unu el ili nomiĝas Nuorilang, konata kiel la plej larĝa akvofalo de Ĉinio. Ĝia fluo torentas de sur krutaĵo larĝa je cent metroj, formante vastan akvan kurtenon. Sub la sunlumo ĝi radias je sennombraj ĉielarkoj, farante la fantazian bildon.

Jen estas Jiuzhaigou, konata kiel "surtera paradizo" en Ĉinio. En la jaro 1992, Jiuzhaigou estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Naturaj Heredaĵoj.