• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-23 07:48:33    
"Perloj" kaj Ĝia Aŭtoro

CRI

"En tago de hibiska florado, mi kaj kelkaj kamaradoj vizitis la vastegan lagon Dongting, kiu estas bela kaj fekunda regno de fiŝoj kaj rizo, ankaŭ de perloj.

Jen olda fiŝisto, kiu aperas el holdo, kun perloj en la mano. Peco kaj peco, aŭ granda kvazaŭ ŝafina cico, aŭ eta kiel fazeolo, ĉiu okulfrape brila. Ni demandis, kiom da pecoj li povas akiri en ĉiu jaro.

La oldulo ekridis. "Ne laŭpece, sed laŭpeze. Iu brigado de Hanshou (gubernio), ĉi-jare rikoltos eble pli ol 110 ĝinojn (55 kg)."

Perlo, valora materialo por medikamento kaj ornamo. Utiligante naturdotaĵon, ĉelagaj loĝantoj atenteme kulturas perlamotojn kaj, en tre mallonga tempo, jam posedas koncernan leĝon. Estas do kaj admirinda miraklo kaj natura rezulto, ke ili akiras riĉan rikolton. Forlasinte la boaton de la oldulo kaj adiaŭinte lin, ni resurbordiĝis. Starante sur la bordo, ni vidis, ke centoj da kanaloj, kvazaŭ koloraj rubandoj, strekas senliman kampon en ŝaktabulajn kradojn, kaj plenaj rizospikoj ŝajnas grapoloj da oraj perloj, kaj tie kotonbutonoj, kiel neĝe blankaj perloj; kaj tie, lotusaj pedunkloj, similaj al smeraldaj perloj – perloj. Perloj, scintilantaj en grandaj kaj malgrandaj riveroj kaj lagoj, en kiuj navetadas veloj kaj ĵonkoj. Perloj, perloj! Malavare brilantaj, ambaŭflanke de longadigaj ŝoseoj, sur kiuj cirkulas traktoroj, aŭtoj kaj bicikloj kaj torentas homoj, gajaj, feliĉaj kaj sanaj. Ho, perloj, perloj! Jen perle inkrustita mondo. En la lagego, kvazaŭ ĝojaj pro abundeco de perloj, petolas diversaj fiŝoj, jen karpoj, pageloj, tinkoj kaj tiel plu.

Ni trapasis arbarojn salikan, poplan, zizifan, paŭlovnian kaj sikomoran, kiuj formas originalan kaj pitoreskan akvarelon. Grupo da diversakolore vestitaj knabinoj en lotusoprenaj boatoj kaj kantas kaj ridas.

Vidinte la scenon de riĉa rikolto kaj homa gajado en la lago Dongting kaj ĉirkaŭ ĝi, oni neniel povas imagi, ke senpluveco daŭras jam pli ol 120 tagojn kaj trosekeco regas ĉie, kie en la pasinteco la lokaj registaroj kaj popolo ĉiam sin pretigis kontraŭ pluvozo kaj inundo. Por riĉigi kaj potencigi la patrolandon, ili tagnokte batalis kontraŭ la trosekeco. Ni admiras perlojn, eĉ pli la perloproduktantojn kaj la homojn kiuj faris konstruadon kontraŭ la senpluveco. Eterne prikantindas ilia revolucia spirito!

Jam malhele, kiam ni estis revenantaj. Subite ŝprucis lumo en ĉiuj direktoj, kvazaŭ miriado da perloj flugus al la ĉielo. Ho perloj, igantaj stompiĝi la Arĝentan Riveron (la Lakta Vojo) kaj sorĉe glimi la surfacon de la tuta lago.

Kiu povas diveni, kiom da altatensiaj dratoj retas ĉirkaŭ la lago Dongting por marŝado al modernigo. Laŭdire la totala longo superas 7 600 liojn. Cetere, troviĝas jam pli ol 6 100 dren-irigaciaj stacioj kaj pli ol 15 000 kulvertoj en la kampa areo de 8 milionoj da muoj.

Ho, perloj, perloj! Ho, la lago Dongting! Pompas perlaj briloj ĉie ĉirkaŭ vi, Dongting, kaj ankaŭ en vi, super vi, sur la ĉielo,. Kaj vi mem estas granda perlo sur la tero de nia granda patrolando.

Kara retleganto, la supran prozaĵon verkis Xie Pu kiu (1932-- , en la gubernio Dongkou, la provinco Hunan), en 1956, laboris kiel ĵurnala redaktoro hejmaloke kaj, en 1960, entreprenis profesian verkadon por Hunan-a Kultura Federacio.