• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-24 07:49:14    
Chu Ming: Grua Pentristo

CRI
Nelonge post akiro de okupo, mi kaj mia samĉambra amikino akceptis peton de pentristo, ke ĉiu el ni dufoje estu modelo por li. Tiam li estis junulo, ĵus diplomita el piktura instituto. Li estis tre diligenta kaj lerta en la pentrado. Sed pro magreco li havis la figuron de gruo, tial oni moke titolis lin Grua Pentristo. Li plenumis niajn portretojn nur en la tempo de kelkaj lecionoj. En sia portreto mia amikino, denaske pimpa, fariĝis ankoraǔ pli ĉarma dank' al arta aranĝo de Grua Pentristo. Ĉiu homo, kiu vidis la portreton, asertis, ke ŝi povas esti elektota kiel orienta belulino. Tio tiom ĝojigis ŝin, ke ŝi pendigis la portreton sur muro. La muro tuj ekbrilis pro ĝi. Siaflanke mia portreto, ne tiel okulfrapa kiel la ŝia, tamen entenis ian econ, eble saĝecon aŭ profundecon, tial mi mem sufiĉe aprecis ĝin. Por ke ni servu pli multe kiel pozistinoj, Grua Pentristo eĉ donacis al ni la 2 menciitajn portretojn, de li mem plej ŝatatajn.

Mi decidis kun la amikino danke regali lin. Tiam estis komenco de la 60-aj jaroj, kiam nia lando suferis ekonomiajn malfacilojn, tial ĉiu tre malgrasis kaj ĉies vizaĝo vaksis pro manko de greno kaj oleo, tiom pli Grua Pentristo, terure sikeleteca. Ni pensis, ke sole fiŝo kaj viando povas plej bone manifesti nian sinceron. Dirite, farite! Ni ambaǔ kolektis monon, aĉetis 2 frikasitajn ladporkaĵojn, 6 ovojn kaj unu fiŝon, mem faris kuiradon kaj invitis lin. Supozante ke ni petas lian pentradon, li venis kun gaja humoro. Kompreneble, li kunportis tolon kaj farbojn. Vidinte la manĝaĵojn li fulmorapide forkuris. Kion fari? Tenante pladojn, ni postkuris ĝis lia ĉambro en alia domo. Ni frapis je ĝia pordo, tamen li neniel volis fari malfermon. Fine bona ideo venis al mia amikino. Mansignante, ke mi ne moviĝu, sed silentu, ŝi retropaŝis, laǔte kriis, "Bone, ne malfermu la pordon! Kaj ne petu plu nin por la pentrado!" Kaj intence frapis la koridoran plankon per la kalkanumoj ŝajnigante, ke ni kolere foriras. Ha ha, li trafis nian kaptilon! Li ovris la pordon kaj mi tuj entrudis min, kaj mia amikino ĝustatempe ensturmis. Starante en lia ĉambro, mi kaj ŝi povis nur gapi, eĉ gapegi. Ho, Dio! Kia la ĉambro! Neniom surprize, ke la 4 muroj plenas de pentraĵoj; neniel mirige, ke penikoj, paperoj kaj farboj sterniĝas laǔplaĉe sur la planko. Sole tio nin teruris, ke vidiĝas nek lito, nek tablo nek seĝo. Ni ambaǔ unuvoĉe diris, ke li fosu iun lokon por la ambrozio, almenaǔ por tio, ke ni, jam ege malsataj, rehavu forton el la manĝaĵo por reiri al nia ĉambro. Tute ruĝiĝis ne nur la eta kapo de Grua Pentristo, sed ankaǔ lia minca kaj longa kolo. Li haste portis livan stakon da pentraĵoj, tre altan, kaj metis ĝin sur liberan lokon de la planko. Ĉe tio aperis malnova tablo de elementa lernanto. Kaj ni metis la manĝaĵojn sur ĝin. "Kie ni sidu?" tia demando glitis el mia buŝo. Heziteme li formovis 2 grandajn olepentraĵojn kaj ni ekvidis malsupran parton de duobla lito, kies supra parto neniom distingiĝis pro amaso da pentraĵoj, alta ĝis la plafono. La suba lito, triflanke okupita de libroj, donis nur benke mallarĝan spacon apenaǔ sufiĉan por mi kaj mia amikino. Hazarde mia rigardo trafis oleecan kapkusenon suflorantan al mi pri tio, ke tio estas lia kuŝejo.

Kvazaǔ firme sieĝata, li nenien povis sin evakui. Li do alportis grandan faskon da gazetoj. Sidiĝinte sur la faskego, li komencis preni la manĝon, tiujare tre luksan. Silente, senvorte.

Post kiam li jam sufiĉe frandis la ambrozion, ni faris demandojn:

"Kial vi rifuzis la manĝon neniom koruptan?" "Kial vi kaǔzis la liton tia?" "Kial…?"

Senhezite, tre rapide kaj tute simple: "Rezisto al logo! Ambrozio povas fari min avida kaj ĝuema; komforta lito kondukas min al maldiligento."

Reveninte mi kaj la amikino ankoraǔ remaĉis liajn vortojn. Kaj ni ekvidis la lumon: Jen kial, escepte en la okazo de pentrado, li neniam rekte rigardis nin. Ho, ĉu ne okazus tio, ke tia genio frakasiĝus, se li sekrete enamiĝus al iu el ni! Sekve ni hahais kaj hihiis unu al la alia. "Vi, se vi edziniĝus al li, havus neniom da viando, bule dormus meze de pentraĵoj, estus atakata de moskitoj kaj aliaj insektoj kaj fine, pro malgrasiĝo, fariĝus norma gruino..."

Tamen, verdire, la asketado de Grua Pentristo kortuŝis nin. Kaj liaj vortoj "Rezisto al logo" fariĝis sentenco kaj por mi kaj por mia amikino.

Multaj logoj estas ĉarmaj.

Pasintece, mi estis sufiĉe diligenta en verkado. Tage mi laboris pli ol 10 horojn. Vespere mi voktis super lernado de mia infano, lavante sitelon da malpuraj vestoj. Nur post la 22-a kaj duono mi povis entrepreni la verkadon, kiu daǔris ĝis post la nokta mezo. Sed en la lastaj jaroj mi fariĝis malpli verkema, ofte donante al mi mem diversajn pretekstojn. Ofte okazis tio, ke duonkuŝante en sofo kaj tenante teleŝaltilon en la mano, mi televidis interesajn programerojn ĝis profunda nokto; partoprenis de tempo al tempo en kolektiĝoj de geamikoj kaj en turismecaj kunvenoj aǔ simple vojaĝis ien por apreci pitoreskaĵojn. Ĉio forrabis multe da horoj kaj legado fariĝis endormiga, anstataǔ esti studiga. Fine la verkado iĝis la sola afero, kiun mi povis pli kaj pli prokrasti. La plurjara okupiteco kondukis al apenaǔa fruktiĝo. Dume mi sentis pli kaj pli, ke la energio ne atingas la volon pro tio, ke mi disipas la tempon.

La memriproĉo entenas ian esperon kaj atestas ke "Rezisto al logo" de Grua Pentristo ne tute foriĝis el mia menso.

Pasis 10-oj da jaroj. Antaǔ nelonge la sama amikino, ankoraǔ batalanta sur la fronto de kariero, informis, ke Grua Pentristo fine fariĝis monde fama. Admiron kaj laǔdon li rikoltis en Parizo, en kiu li okazigis ekspozicion de pentraĵoj, en kiuj li kunfandis la ĉinan stilon kaj la eǔropan. Ha, "rezisto al logo" venigis grandegan sukceson. Kompare kun li, ni devas honti.

Mi diris, ke ni lernu plu de li, alte tenante atentigan tabulon de "Rezisto al logo". Ni marŝu plu sur lukta vojo, spite al la granda aĝo! Homo ne devas vane pasigi la vivon, farante nenion utilan. Dirite, farite! Ja ja! Tiuvespere mi tuj ĉesis rigardi serian televidaĵon, sufiĉe sensencan pri insido en amoro, malgraǔ tio, ke mi jam "ĝuis" plejparton ĝis la lasta peco. Mi puŝis min al tablo, ŝaltis lampon, sternis paperon kaj levis fontoplumon...