• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-28 12:35:17    
Huanglong, alia surtera paradizo en Sichuan

cri
Laŭ la opinio de lokaj tibetanoj, en Jiuzhaigou estas ilia "fea monto kaj sankta akvo", donacitaj de la Dio al ili. Tibeta knabino Yinamanhong diris, ke de la infanaĝo, ŝi ricevas edukadon zorgeme flegi ĉiun herbon kaj arbon de Jiuzhaigou. Ŝi diris:

"Ni tibetanoj kredas, ke ĉiu estaĵo havas la animon, kaj monto, akvo kaj arbo ĉiuj estas donacitaj de la Dio, sekve homoj devas ilin protekti, sed ne damaĝi. Maljunuloj instruas al siaj gefiloj, ke ili ne devas lavi siajn vestojn en riveroj aŭ ĵeti malpurajn aĵojn en ilin."

Knabino Yinamanhong kaj ŝiaj samnaciecanoj ankoraŭ loĝas en Jiuzhaigou. Ili estas entuziasmaj kaj gastamaj, kaj prezentas alispecan bildon de Jiuzhaigou. Por turistoj, la gastado ĉe la hejmo de tibetanoj post la ekskursado, trinkado de aroma butera teo, gustumo de akra sekala vino kaj aprecado de karakteriza kant-danco de tibetanoj estas tre interesaj travivaĵoj.

Karaj amikoj, nun ni nin turnu al la pitoreskejo Huanglong, la alia "surtera paradizo". Huanglong situas 130 kilometrojn fore de Jiuzhaigou. En la jaro 1992, ankaŭ Huanglong estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Naturaj Heredaĵoj. Ankaŭ ĝia trajto estas akvo.

En ravino de la pitoreskejo Huanglong troviĝas flaveta travertino sterniĝanta proksimume 4 kilometrojn, kaj simile al ore brilanta drako, ĝi serpentumas inter la primitiva arbaro kaj neĝmontaro. Sur la travertino estas pli ol 3 mil lagetoj kun diversaj grandecoj. Sub la sun-radioj, la akvo de lagetoj brilas je buntaj koloroj. La plej mirinda estas lageta grupo nomata Buntkolora Lago, konsistanta el 700 lagetoj. Iliaj koloroj konstante varias laŭ la sunlumo, manifestante ls super-naturan pompecon. Ĝi estas kremo de la naturaj pejzaĝoj de la pitoreskejo Huanglong.

Tamen la Buntkolora Lago situas en loko alta je 4 mil metroj super la marnivelo, sekve ne ĉiu turisto kapablas atingi ĝin piedirante. S-ro Kou Yahui, respondeculo de la pitoreskejo Huanglong, diris, ke oni jam trovis metodon por helpi turistojn. Li diris:

"Ĉijare ni instalis kablotramon ĉi tie, kaj ankaŭ kvin liverejojn de oksigeno survoje, kiuj senpage liveras oksigenon al turistoj."

Karaj amikoj, je la fino ni elmetu du demandojn por ke vi respondu. Jen ili estas:

1. Ĉu la nomo de Jiuzhaigou devenis de 9 tibet-naciecaj vilaĝoj en ĝi?

2. Ĉu la pitoreskejoj Jiuzhaigou kaj Huanglong estis enlistigitaj en la Katalogon de Mondaj Naturaj Heredaĵoj?