• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-28 16:15:33    
Kajta urbo de Ĉinio

cri
Sube mi konigu al vi pri la urbo Weifang, konata kiel "Kajta Urbo" de Ĉinio, kaj parolu pri tieaj tri karakterizaj produktoj: Kajto, frandaĵo kaj safiro.

La urbo Weifang situas en la provinco Shandong ĉe la orienta marbordo de Ĉinio. Je mencio de la urbo Weifang, oni unue ekpensas pri kajto. Sin trovante en tiu urbo, oni povas senti la fortan etoson rilate al kajto, el diversformaj kajtoj flugantaj en la aero, multaj vendejoj de kajtoj viciĝantaj ĉe stratoj, kaj el tio, ke en la urbo estas la ĉefstabejo de la Internacia Kajta Federacio. Turistoj vojaĝantaj al la urbo Weifang emas aĉeti tieajn kajtojn kiel bonajn memoraĵojn kaj donacaĵojn.

Ekde la jaro 1984, en la lasta tagdeko de aprilo ĉiujare, oni okazigas la Internacian Kajtan Festivalon sur la monto Fuyan en la antaŭurbo de Weifang. Okaze de la festivalo, kajtaj ekspertoj el diversaj mondpartoj kolektiĝas ĉi tie por manifesti la kajto-faran teknologion kaj la sperton pri la kajto-flugigo. Estante en la festivalejo, oni sentas sin droni en la maro de kajtoj, kiuj havas diversajn grandecon kaj pezecon. Videblas giganta kajto peza je 3 000 kilogramoj kaj longa je 1 500 metroj, ankaŭ miniatura kajto enmetebla en alumetan skatolon. Kompreneble, eĉ se via vojaĝo al Weifang ne okazas en la Kajta Festivalo, vi ankoraŭ povas vidi tie multe da kajtoj kaj fari esploron pri la kajto laŭplaĉe.

S-ro Duan Yong estas instruisto de Weifang-a Instituto. Intervjuate en la placo, kie oni flugigas kajtojn, li diris al mi, ke en la urbo ekzistas tre vizitinda Monda Kajta Muzeo, kie konserviĝas raraj kajtoj ĉinaj kaj alilandaj, antikvaj kaj modernaj, kaj troviĝas ankaŭ relikvoj kaj materialoj pri la kajto. Li diris:

"En la Monda Kajta Muzeo de la urbo Weifang estas eksponataj diversspecaj kajtoj, el ili estas la plej frue premiita kajto de la mondo. Vizitante la muzeon, oni povas havigi al si multe da scioj pri la kajto, pri la ĉina tradicia kulturo kaj progreso de la kajto-fara teknologio. Nuntempe ankaŭ en la kajto-farado, oni aplikas altajn kaj novajn teknikojn, kaj ankaŭ materialoj de la kajto senĉese evoluadas. 

Krom en la muzeo, ankaŭ en la kajtaj butikoj starantaj ĉe stratoj, oni povas multe scii pri la kajta kulturo. En la butiko nomata Yuandu, ĝia direktoro s-ino Xing Xiangyan diris al mi, ke ŝia butiko vendas ĉefe modernajn kajtojn, kaj la materialoj de la kajto ĉefe estas vitroplasto kaj pluvo-imuna sateno. Kompare kun la tradicia kajto, la moderna el tiaj materialoj estas pli daŭrema, mono-ŝpariga kaj debita. Ŝi diris:

"Ĉi tie en mia butiko troviĝas pli multe da kajtoj kun la moderna stilo. Por fari tian kajton necesas multaj labor-procedoj, kaj eĉ la farado de tre simpla kajto bezonas dekkelkajn ĝis dudek laborprocedojn. Ekzistas multe da specoj, ekzemple, nur la kajto kun la papilia figuro havas dekojn da specoj. Aĉetanto povas elekti la grandecon de la kajto, kaj ni kapablas fari ĝin en diversaj grandecoj."