• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-30 07:40:55    
Prozesploraj Vortoj

CRI

En la jaro 1982, "Literatur-arta Revuo" aperigis en si vortojn de Yuanying pri proza esplorado:

"Foje iu k-do analizis, ke en kelkaj jaroj post faligo de la 4-persona kliko jam tiom prosperas la prozo, aperas situacio de multakolora florado kaj emerĝas pli kaj pli multaj eminentaj verkoj ĉefe pro tio, ke iliaj aŭtoroj, povante sekvi la pulsadon de la epoko, prezentas la plej fortan penson kaj ardan senton de la plej vastaj popolamasoj. Ĉi tiajn analizon kaj takson mi opinias precizaj kaj laŭfaktaj. Ni do faru iom da esploro!

"Junaj homoj facile faras ekstreman parolon. Ofte estas enhavo de la prozo priskribi ĉarmajn pejzaĝojn por eksciti patriotecon kaj fari animon bela kaj nobla. Ne arbitras prozaĵo temanta pri impreso en la vivo, pri sopiro al iu forpasinta aŭ io okazinta, se nur tia prozaĵo povas speguli ĝojon, indignon, triston, plezuron kaj aliajn sentojn de la popolo kaj estigi profundan pensadon, sin bazite sur solida realaĵo. Senlima ja la tereno de la prozo. Ne okazos plu tia stultaĵo, ke oni faras limigon de temo kaj objekto kaj diktas, ke vi tiel kaj tiel verku. Tamen gejunuloj postulas, ke la prozo elludu la plej fortan tonon de la epoko kaj esprimu la volon, aspiron, bravecon, kapablon kaj talenton de la ĉina popolo en potencigo de la nacio kaj prosperigo de la ŝtato. Tia postulo estas justa, racia kaj tute prava. Kian vivipovecon nia prozo ankoraŭ povus havi, se ĝi disiĝus de tio? Ĉu tio ne havas ankoraŭ aktualan signifon, ke siatempe sinjoro Lusin 1) hurlis kontraŭ la krizo, ke la prozo estas rigardata kiel ornama kiĉo? Puliehannuofu 2) diris, 'La arto kaj literaturo en iu ajn periodo esprimas adekvatan socipsikon'. Kompreneble oni devas fari analizon al la socia psiko kaj, precipe, distingi direkton. Tragedio sekvus, se ni prozus tute laŭ persona inklino ignorante la ĉeffluon de la socia psiko kaj neglektante la kardinalan mision de la prozo servi al la popolo kaj socialismo. Por ke legantoj sentu prozaĵon 'gustoplena' kaj tiom pli 'forta', antaŭ ĉio ni mem devas esti energiaj. Por ke legantoj 'brulu', prozaj aŭtoroj devas bruligi al si mem la koron. Fakte ĉia literatura aŭ arta kreado estas tia, kaj la prozo nature ne esceptas sin. En sia prozaĵo 'Memore al Forgeso' Lusin alvokis, ke revoluciuloj batalu kontraŭ obskuro; en la penigaj jaroj de la Kontraŭjapana Rezistomilito, Mao Dun 3) verkis prozaĵon 'Blanka-popla Himno' prikantante la neflekseblajn spiriton kaj volon de la ĉina nacio; poste, ĉu en la tempo de la liberiga milito, ĉu sur la korea fronto, multaj prozaĵoj odis pri herooj fidelaj kaj kuraĝaj batali kaj venki; kaj en la 60-aj jaroj kiam katastrofoj kaŭzis diversajn malfacilojn kaj problemojn al nia lando, granda nombro da prozaĵoj aperis, prikantante eltenemon kaj luktan spiriton de la popolo kaj instigante al solida konkerado. Ĉion ni mem spertis. Nenion ni povas forgesi. Kanto eterne sonoras."

Kara retleganto, Yuanying estas pseŭdonimo de Tian Zhongluo, naskita en Huaian de la provinco Jiangsu, 1924. Diplomite en Ŝanhajo, li fariĝis mezlerneja instruisto kaj redaktoro. Post 1949 li laboris kiel ĵurnalisto kaj kompilisto de "Jiefang Ribao" (Liberiga Tagĵurnalo) kaj "Renmin Ribao". El li naskiĝis prozaj kolektoj "Unua Alumetuja Desegno", "Deka Printempo", "Velo" kaj "Tristo kaj Ĝojo", poemaro "Riveroj kaj Lagoj" kaj kolektoj de infanaj legaĵoj "Vojaĝo de Dingding en Pekino", "Kolora Revo", "Kvin Leteroj"' "Infano Mortigita en Usono" kaj "Kanti pri Pekino"

1) Lusin: Fondinto de la moderna literaturo de Ĉinio kaj granda verkisto, kiun ni konigis rete en la 9-a de decembro, 2003;

2) Puliehannuofu: Georgij Valentinoviĉ Plehanov (1856—1918), rusa marksisto en frua tempo, poste unu el la ĉefoj de menŝevistoj opoziciaj al bolŝevistoj.

3) Mao Dun: Ĉina verkisto konigita rete en la 14-a de januaro, 2004.