• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-04 16:08:06    
(foto)Ĉinio daŭre plifortigos internacian kunlaboron en spaciala scienc-teknika kampo

cri

La 4-an de decembro en Pekino, s-ro Luo Ge, vicestro de la ĉina Ŝtata Spaciala Administracio, esprimis, ke Ĉinio daŭre plifortigos internacian kunlaboron en la spaciala scienc-teknika kampo.

En la sama tago, ĉeestante al pinta forumo pri disvolvo kaj perspektivo de spacialaj sciencoj kaj teknikoj en la 21-a jarcento, s-ro Luo Ge diris, ke Ĉinio subtenas diversajn agojn de UN pri paca utiligo de la ekstera spaco, kaj ankaŭ diversajn agojn por akceli disvolviĝon de spacaj teknikoj, spaca aplikado kaj spacaj sciencoj faritajn de registaroj kaj internaciaj spacaj organizoj.

En la pasintaj 5 jaroj, Ĉinio jam subskribis kun 13 landoj kaj internaciaj organizoj 16 interkonsentojn aŭ memorandojn pri la internacia spaca kunlaboro.