La 4-an de decembro, la ĉinaj Komerca Ministerio kaj Scienc-teknika Ministerio difinis, ke Zhongguancun-a Scienc-teknika Zono kaj aliaj 17 industriaj zonoj de Pekino estu eksportaj bazlokoj de scienc-teknika kreado, kaj ili ĝuos la ŝtatan subtenon en politikoj kaj kapitaloj.
Laŭ konigo, tiuj bazlokoj ĉefe faras produktaĵojn de altaj kaj novaj teknikoj mem esploritajn kaj ekspluatitajn, el la kategorioj de elektronika informadiko, aviado, aeronaŭtiko, moderna agrikulturo ktp, kaj posedas proksimume 30 ŝtat-nivelajn centrojn pri inĝenierado kaj esplorado. En la jaro 2005, la eksporta sumo de tiuj bazlokoj superis 20 miliardojn da usonaj dolaroj, okupante 10% de la totala eksporta sumo de ĉinaj produktaĵoj de altaj kaj novaj teknikoj.
Oficisto de la ĉina Komerca Ministerio esprimis, ke Ĉinio konstruos pli multe da eksportaj bazlokoj de scienc-teknika kreado.
|