• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-05 18:28:42    
Vizito al bufedejoj ĉe lago Houhai de Pekino

cri
Vid-al-vide al malantaŭa pordego de la fama parko Beihai en Pekino ekzistas granda lago nomata Houhai. Somere la lagaj ondoj briletas spegule, ombro-riĉas plorsalikoj kaj pompe floras lotusfloroj. Vintre la lago fariĝis natura sketejo. Sur la bordo de la lago sidas bone konservata Princa Ĝardeno. Laŭ la bordo vidiĝas sennombraj kafejoj kaj restoracioj, ĉiu kun propra trajto diferenca disde la aliaj.

En la strateto Luoguxiang situanta ĉe la lago Houhai troviĝas multe da bufedejoj. Tiu antikveca kaj kvieta strateto similas al galerio de tradiciaj kortdomoj kun mallarĝaj vojetoj. Cent metrojn fore de la strateta enirejo situas kortdomo kun nigre lakita pordo, videblas ruĝkolora afiŝo kaj ankaŭ ruĝaj lanternoj ĉe la pordo. Ĝi estas Bufedejo Preterpasanto tre plaĉa al drinkantoj.

En la korto de la Bufedejo Preterpasanto kreskas kelkaj ombroriĉaj altaj arboj, kaj sub la arboj estas malnovaj tabloj kaj seĝoj. La instalaĵoj de la bufedejo impresas per hejmeco. Laŭ muro staras libra bretaro, kie vidiĝas multaj libroj pri literaturo kaj turismo, kaj ĉe angulo prezentiĝas vestoj fasonitaj de la bufedeja mastro mem. La nigra kaj ruĝa koloroj de la vestoj kongruas kun etoso de la tuta ĉambro. La mastro Xiaobian'er estas amatoro de biciklada vojaĝo. Li kombis sian hararon kiel la interesan plektaĵon, tial oni nomas lin "Har-vosteto", kiu signifas en la ĉina lingvo "Xiaobian'er". Post longa tempo, preskaŭ neniu memoras lian veran nomon. Ankaŭ li mem ŝatas tiun alinomon. Sur muroj de la bufedejo videblas multe da fotoj pri lia vojaĝo en diversaj lokoj. Parolante pri tio, kial lia bufedejo havas la nomon "Preterpasanto", Xiaobian'er respondis:

"Kiam gastoj unu post alia pasas preter mi, kaj mi ne scias, kiuj ili estas, de kie ili alvenas kaj kien ili iros, tiumomente mi sentas, ke ili estas nur preterpasantoj, kiuj ne povas eniri en mian vivon, inverse ankaŭ mi ne povas tion fari. Tamen mi opinias tiajn rilatojn aparte interesaj. Ĉiuokaze oni estas nur preterpasantoj, ĉu ne?"

S-ro Johnson Bruce el Anglio estas konstanta gasto de la Bufedejo Preterpasanto. Li diris, ke li ŝatas promeni en Hutong, tradiciaj stratetoj de Pekino, kaj li povas trovi etoson de malnova Pekino en Bufedejo Preterpasanto. Li diris:

"Ĉi tie oni povas havigi al si impreson pri historio. Kiam mi trinkas drinkaĵon kaj rigardas ekster-fenestran ĉielon, mi scias, ke la vivo vigle iras en Hutong, kaj oni povas vidi la vivon de malnova Pekino en Hutong. Mi ofte faras mian laboron ĉi tie, sidante ĉe iu tablo aŭ subĉiele en la korto. Kiam mi verkas ion ĉi tie, mi sentas min plezura."