• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-07 07:32:25    
Fama Aktorino kaj Prozistino

CRI
En Ĉinio estas malmultaj verkistinoj, kaj eble nur unu, kiu kaj verkistinis kaj aktorinis. Jen Huang Zongying naskita en Pekino, 1925. En 1941 ŝi veturis al Ŝanhajo kaj aliĝis al amatora teatro, aĝante nur 16 jarojn. Post la venko en la Kontraŭjapana Rezistomilito, ŝi fariĝis filma aktorino kaj partoprenis en kina laboro gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio. En 1946, nur 21-jara, ŝi jam publikigis prozaĵojn, kiuj spegulis artistan vivon. Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, eldoniĝis ŝiaj prozaj kaj raportaj kolektoj, ekzemple "Antaŭeniĝas Paca Trajno", "Rakonto pri Amo", "Knabino' kaj "Afero por Paco". Post 1963, "Aparta Knabino", "Bubino Tenas Grandan Standardon" kaj "Onklo Xinpan"; kaj post 1978, "Stelo", "Belaj Okuloj", "Ĉiudirekta Vento", "Ili Tri", "Inter la Ĉielo kaj Tero"", "Ruĝa Kandelo" kaj "Sovaĝansera Amo", pri kiu lasta ŝi mem parolis, la 21-an de februaro, 1980:

"Nune, de la 4 flankoj kaj el 8 anguloj venas ekzamenoj al mi. Oni ekzamene demandas, kiel mi povis elverki la prozaĵon 'Sovaĝansera Amo'. Kiom longe mi faris intervjuojn? Mi ne scias kiel respondi. Mi sentas, ke estas malfacile klarigi kaŭzon kaj efikon de verko de iu ajn aŭtoro. Mi volas diri nur, ke en 1978 mi ne povus elkovi la prozaĵon 'Sovaĝansera Amo', se en 1958 mi ne irus al la kamparo.

"Vere. Se mi ne envilaĝiĝus, mi nenie povus sperti tion, kiel la vastaj amasoj de intelektuloj en la 50-aj jaroj marŝas kun plena pasio kaj firma volo al foraj kaj dezertecaj vilaĝoj, insuloj kaj ĉelandolimaj regionoj. Mi ankoraŭ memoras, kiel malriĉaj kamparanoj min akceptis el arda amo, kiam oni min eskortis tien por ke mi estu transformata en la periodo de 'ĉiuflanka diktaturo de la 4-persona kliko sur la tavolo de la supera strukturo'.

"Jen verkisto, kiu iras el propra travivaĵo al tereno konata aŭ fremda, por ĉerpi freŝan akvon el fonto. Kaj mi volas esti agrabla akvo de la popolo.

"Fakte mi povus pli frue verki la prozaĵon 'Sovaĝansera Amo', almenaŭ en la tempo kiam sovaĝaj anseroj alflugis el la nordo. Tamen mi perpleksis, foje kaj refoje. Ĉu mi prezentu en ĝi kontraŭdirojn? Kaj kia efiko sekvus, se mi skribus tion? Nuntempe oni praktikas kasacian politikon en la tuta lando. Ĉu ne iom tro malfrue, ke nun mi sendu la kontribuon? Kaj ĉu ne estas jam neniom necese? Qin Guanshu estas ja reprezentanto jam ĉeestinta al la Tutlanda Priscienca Konferenco. Kaj lia kazo estas ja multe pli facile traktebla ol iuj de sennombraj intelektuloj ankoraŭ silente laborantaj. Laŭ tipeco el la ĝenerala signifo, vere jam superflue. Ja ĝojige, ege ĝojige! Mi murmure remaĉas kaj pripensas ĉion, kvazaŭ glitante en sonĝon. Kaj mi vidas en la sonĝo:

"Sovaĝanseroj flugas al mia fenestro, ŝvebas kaj ŝvebas. Ili envenas, staras duonronde ĉirkaŭ mia skribotablo kaj fiksas rigardon al mi, faranta verkadon. Pri mia manuskripto ili jen diskutas, jen disputas, jen debatas, tre arde. Fine iu el ili, ĉefsovaĝansero, aŭ gvidanto, aŭ estro, tute egale, aŭdigas per obtuza voĉo, simila al tiu de basulo: 'Hej! Tia stato, tre konata, ja tre konata. Ni flugis de la nordo al la sudo, de la sudo al la nordo, ni do ofte vidis tion, tion vidis tro ofte.' Sekvis bruoj el diversaj voĉoj. 'Ĝuste pro tio, ni povas pli profunde studi ĝin, ĝin studi, pro tio ĝuste.' Kaj ili forbekas mian manuskripton, unu papero post alia, kaj forflugas, flugas for."