• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-10 09:27:14    
Ĉinaj popolaj moroj kaj folkloroj videblaj en kortdomo de familio Gao en urbo Xi'an

cri
La urbo Xi'an situas en la provinco Shaanxi, okcidenta Ĉinio. La antikva urbo Xi'an, kiu atestis la prosperon kaj pereon de 13 dinastioj en la ĉina historio, nun estas moderna urbo kun altaj domegoj kaj plenplene okupata trafiko. Sed restas ankoraŭ ne malmultaj historiaj spuroj en la urbo Xi'an. Ekzemple, la kortdomo de la familio Gao kun la historio de pli ol 400 jaroj estas bone konservata. Nun ni kune vojaĝu tien por rigardi tiun faman kortdomon.

Inter la grandaj urboj de Ĉinio, Xi'an estas konata pro la bone konservata antikva urbo-muro. La 14-kilometre longa antikva urbo-muro brakumas la originalan urbon ene de la moderna urbo. La originala urbo konstruita en la dinastio Tang antaŭ pli ol mil jaroj nun ankoraŭ restas la centro de Xi'an, kaj rezervas en si plej multe da historiaj ruinoj. Kaj la kortdomo de la familio Gao sin trovas en la strato Beiyuanmen en la okcidenta parto de la originala urbo.

La strato Beiyuanmen estas malnova strato pavimita per nigraj ŝtonplatoj. La kortdomo de la familio Gao situas ĉe la enirejo de la strato. Sur la mallarĝa strato, la 4-metre alta impona pordego de la kortdomo estas aparte okulfrapa. Lokanoj nomas tian pordegon "ĉeval-paŝa Pordo", tio aludas, ke la pordego estas tiel alta kaj larĝa, ke oni povas senĝene trapasi ĝin, rajdante sur galopantaj ĉevaloj. Ĉiĉerono fraŭlino Shuai Hongmei konigis, ke en la antikveco tia pordego simbolis la statuson de la dommastro. Tiam, por esprimi sian respekton al la dommastro, antaŭ la pordego de la familio Gao, oficistoj devis elpalankeniĝi, kaj militistoj deĉevaliĝi senekskluzive. Menciante la historion de la kortdomo, la ĉiĉerono diris:

"La kortdomo estis konstruita en la fina periodo de la dinastio Ming kaj komenca periodo de la dinastio Qing, do antaŭ pli ol 400 jaroj. Ĝia mastro Gao Yuesong, en sia 12-a jaraĝo, gajnis la duan lokon en la tutlanda klerula ekzameno. Sciinte tion, la tiama imperiestro estis ege ĝoja kaj donacis al li tiun ĉi kortdomon."

Enirinte en la korton, oni unue povas vidi antaŭ si la ŝtonan muron delikate surgravuritan. Ĝi nomiĝas "ombra muro", tre populara aranĝo en la konstruado de loĝdomoj de riĉaj familioj en la antikveco. Ĝia ĉefa funkcio estas bari la rigardon de fremduloj ekstere. Krom la "ombra muro", en la kortdomo de la familio Gao ofte videblas palisandraj ekranoj surgravuritaj, kiuj servis por apartigi publikajn spacojn disde la privataj.

La kortdomo areas je pli ol 2 300 kvadrataj metroj. Promenante en la korto, oni povas percepti agrablan kvietan kaj trankvilan viv-etoson: Bambuaj pordkurtenoj, grapoloj de ruĝaj lanternoj, lignaj fenestroj, aprecindaj kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj, kaj la delikataj brodaĵoj en la simplaj sed elegantaj ĉambroj ŝajne rakontas pri la vivo de la klerula familio. En la fono de la grizaj muroj kaj nigraj tegoloj, kelkaj belaj orfiŝoj libere naĝas en du grandaj porcelanaj vazoj kun bluaj desegnaĵoj. Ĉiĉerono fraŭlino Shuai Hongmei diris, ke ĉi tie herbo, lignaĵo kaj ŝtono ĉiu havas signifon de la ekzisto. Ŝi diris:

"Ni prenu ekzemplon. Jen estas transpasiga ŝtono kun la gravurita ideogramo "longviveco" sur si kaj ankaŭ figuroj de kvin vespertoj ĉirkaŭ la ideogramo. En la ĉina lingvo, la prononco de vesperto similas al tiu de feliĉo. Laŭdire, transpasinte la ŝtonon oni povas feliĉe kaj longe vivi. Jen estas la granato-arbo vivanta pli ol 400 jarojn. En la antikveco oni rigardis la granaton kiel simbolon de multaj idoj kaj bona fortuno.