• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-12 08:45:22    
Bufedejoj de Houhai havas densan kulturan etoson

cri
Krom Bufedejo Preterpasanto, ankaŭ Bufedejo Bubalo estas tre karakteriza. Ĝi estas duetaĝa domo. En la unua etaĝo troviĝas drinkejo kaj scenejo de orkestro, kaj la dua etaĝo konsistas el du haloj orienta kaj okcidenta. En la okcidenta halo kandeloj servas kiel lumiloj, kaj en la orienta, kurtenoj el la ruĝeta koloro apartigas sidlokojn unu disde alia. Tra la franc-stilaj fenestroj klare vidiĝas lagaj pejzaĝoj.

Bufedejo Bubalo estas konata pro romantika stilo. Ĝia sablo-skulpta muro estis importita el Nepalo, fresko el Tajlando, kaj drinkejo estis farita el cent-jara ulma ligno. En la bufedejo ĉiuvespere okazas agrabla kaj vigla dueto de violonĉelo kaj piano, kaj post la 21-a horo okazas prezentado de alilandaj orkestroj, tiam la atmosfero fariĝas arda kaj brua. Fraŭlino Jin Lu, veterana kelnerino de la bufedejo, diris, ke en la jaro 2003, iu junulo el Korea Respubliko lernanta en Pekino celebris naskiĝtagon de sia amikino ĉi tie. Kiam la bufedejo fermis ĉiujn lampojn, la orkestro ekludis melodion de Korea Respubliko, kaj kelneroj sendis la naskiĝtagan kukon al la knabino per ĉareto. La junulo ekkantis kaj prezentis grandan faskon da freŝaj floroj al sia amikino, tiumomente tondris manklakado kaj huraado en la bufedejo, ĉiuj gastoj esprimis gratulon al la feliĉa knabino, kaj ŝi larmis pro emociiĝo. Fraŭlino Jin Lu diris:

"En la sama horo de la sekvinta jaro, ili ambaŭ denove alvenis ĉi tien kaj ĉiu el ili lasis siajn vortojn. La junulo esprimis sian esperon, ke post dek eĉ dudek jaroj, kiam li kaj lia edzino alvenos, tiam Bufedejo Bubalo ankoraŭ ekzistos; la knabino diris, ke Bufedejo Bubalo estas neforgesebla por ŝi dum la tuta vivo, kaj ĉi-tie-a etoso tre plaĉas al ŝi."

Ankaŭ s-ino Jean Housur el Meksikio tre ŝatas tiun bufedejon. Ŝi diris:

"Tiu ĉi bufedejo estas fabeleca, moda, moderna kaj ekscita. Ĝi donas tre agrablan impreson al vizitantoj."

Houhai estas taŭga al rememorado pri paseo, kaj bufedejoj de Houhai povas konduki nian penson pretervole iri al profundeco de kulturo kaj historio. S-ro Wu Xingwen el suda Ĉinio emas viziti bufedejojn. Li rakontis sian impreson pri pekinaj bufedejoj. Li diris:

"Mi jam vizitis multajn bufedejojn en Sanlitun, Houhai kaj aliaj lokoj de Pekino. Miaopinie, la bufedejoj de Houhai havas densan kulturan etoson, kaj povas mallongigi la distancon inter amikoj. Ĉi tie ekzistas pli da trajtoj de Ĉinio."