• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-15 07:44:30    
Zeng Ziyun: Tea Feĉo

CRI
Antaǔ 20 jaroj, Fan Jun venis en tiun institucion. En tiu jardudeko, multaj jam fariĝis estroj de burooj aǔ sekcioj, sed li restis vicestro de iu sekcio.

En tiu sekcio estis 3 vicestroj. La estro "enmariĝis'*, tial lia posteno vakis. Fan Jun estis la 1-a vicestro, ankaǔ veterano. Tamen ŝajnis al li, ke neniu el la superuloj konsideras lian promociiĝon, tial ĉiutage li, kvazaǔ sidante en arda poto, rememoradis, ĉu foje li ofendis iun el la superulo. Fine li mem konkludis: Neniun!

Pasis 2 jaroj, ankoraǔ vakis la estra loko.

Lia edzino mokis lin dirante, "Jam pli ol 40-jara, vi ankoraǔ rampas! Aliaj antaǔ longe jam enuiĝis de tia estreco, sed vi ankoraǔ maĉas kaj remaĉas ĝian guston! Se vi havas tempon, nu, lernu plantadon de orkidoj ĉe mia paĉjo! Mono el unu orkido pli multas ol via 3-monata salajro."

Ŝiaj vortoj, tre akraj, tamen spegulis la fakton. Nu, bone! De tiam, fininte laboron en la institucio, li kuris al la bopatro por lerni teknikon.

Plantado de orkidoj postulas bazon el tea feĉo. Tial Fan Jun, kiu ja neniam lavis tetason, fariĝis vigla kaj lavis ĉies tetrinkujojn. Li instalis korbon en boligejo, por kolekti teajn feĉojn. Ĉiutage, plenuminte la kolektadon, li portis la korbon al balkono de neniu atentata, por sekigi la feĉojn. En semajna fino li portis ĉiom da sekigitaj tefolioj hejmen.

La konstanta liverado de tea feĉo garantiis senprecedentan disvolviĝon de la orkida afero de lia bopatro, kiu ja tre ĝojis pro tio, havante da orkidaj potoj jam ne 10-ojn, sed 100-ojn.

Tamen iun tagon la bopatro rimarkis, "Vi alportadis feĉon nur de tre ordinara teo. Fama specio bezonas feĉon el altaklasa kaj bonkvalita teo."

"Ne malfacile. Mi tuj agos!"

En la sekva tago Fan Jun komencis purigi tetrinkujojn ankaǔ por la buroestroj kaj instituciaj gvidantoj.

Post 1-afoja surmerkatiĝo de orkidaj floroj, Fan Jun ricevis 3 000 juanojn da honorario. Li preskaǔ perdis sin pro tiom da mono. Ve, vana strebado en la 20 pasintaj jaroj!

Memkonscie kaj ĉiam asidue, Fan Jun lavis ĉies tetrikujojn, de tago al tago, de monato al monato, de jaro al jaro. Kiom laborema! Kiom modesta! Kiom..... Venis dokumento, por nomumi Fan Jun kiel la sekciestron, ja tute ekster ĉies atendo, tiom pli ekster la lia.

*Enmariĝo: Populara esprimo pri komercado, post la reformado kaj malfermo, figure el tio, ke la komerco estas kvazaǔ maro en kiu oni, trampe naĝante, facile dronas pro neantaǔvidebla ondego.