• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-15 19:50:26    
Fama strato urbo Zhenjiang

cri
Karaj legantoj, mi konigu al vi pri la fama strato Jiangxian en la urbo Zhenjiang.

La urbo Zhenjiang situas en la provinco Jiangsu de la sudorienta landparto de Ĉinio, en la malsupra baseno de la rivero Yangzi, la plej longa rivero de Ĉinio. La torenta rivera akvo ne nur nutris la tiean longan historion kaj kulturon, sed ankaŭ furorigis karakterizajn manĝaĵojn kun freŝaj kreskaĵoj el la rivero Yangzi kiel krudmaterialoj. Nun mi kondukos vin al la fama strato Jiangxian de la urbo Zhenjiang por rigardi, kiamaniere lokaj fiŝistoj kuiras freŝajn fiŝojn de la rivero Yangzi.

La strato Jiangxian sin trovas ĉe bordo de la rivero Yangzi, kaj origine ĝi apartenis al malgranda fiŝista vilaĝo. La loĝantoj de la vilaĝo, de generacio al generacio, sin vivtenas per freŝaj akvaj produktoj de la rivero Yangzi. Antaŭ dekkelkaj jaroj, iuj vilaĝanoj komencis sin okupi je entreprenado de restoracioj, sekve en la vilaĝo aperis multaj restoracioj kun pladoj preparitaj el riveraj kreskaĵoj. Sur iu el la vilaĝaj stratoj aparte koncentriĝas multaj tiaj restoracioj, oni kutime nomas ĝin "strato Jiangxian". En la ĉina lingvo, la vorto Jiangxian signifas: Bongustaj manĝaĵoj el riveraj kreskaĵoj. Kun la tempo-paso, la strato fariĝis pli kaj pli renoma, kaj oni simple anstataŭigis la vilaĝan nomon per la nomo de la strato Jiangxian.

Fakte la strato Jiangxian ne estas granda, tamen amfaŭflanke de la strato staras pli ol 70 restoracioj grandaj kaj malgrandaj, kaj ĉiu el ili estas prospera en la entreprenado. S-ino Xu Laidi, mastrino de la restoracio Yulaoda malkaŝis al mi la kialon de tiu plenampleksa prospero. Ŝi diris, ke ĉiuj restoracioj, ĉu grandaj ĉu malgrandaj, senescepte povas garantii la freŝecon de krudmaterialoj de la pladoj, tiom pli, la surtabligitaj fiŝoj certe estas ĵus kaptitaj el la rivero Yangzi. Ŝi diris ankaŭ, ke ekzistas aparta avantaĝo por fiŝistoj entrepreni restoraciojn de freŝaj riveraj kreskaĵoj, nekomparebla de aliaj restoraciaj posedantoj. Ŝi klarigis:

"Ni nin nutras per fiŝoj denaske, pro tio ni konas ĉiujn specojn de fiŝoj."

S-ro Ni Bin, multjare servanta kiel kuiristo ĉe la strato Jiangxian, diris, ke la supereco de la strato Jiangxian montriĝas ne nur en la freŝeco de pladoj, sed ankaŭ en tio, ke ĉi tie vendataj riveraj kreskaĵoj ĉiuj devenas de la urbo Zhenjiang, kaj havas la produktejan trajton. Li diris:

"La urbo Zhenjiang situas en la malsupra baseno de la rivero Yangzi, kaj la fiŝoj vivantaj en ĉi tiu sektoro de la rivero havas grandan famecon. Kiam la fiŝoj naĝintaj el la fora maro atingis la situon de Zhenjiang post la long-distanca vojaĝo, la muko en iliaj korpoj estas desaligita, sekve la fiŝaĵoj gustas plej bone."

Laŭ konigo fare de s-ro Ni Bin, el ĉiuspecaj fiŝoj kreskantaj en la rivero Yangzi, tri specoj estas la plej famaj, t.e. spadfiŝo, makruro (Macrura Reevesii) kaj blenio, kiuj estas nomataj "tri frandaĵoj el Yangzi", kaj Zhenjiang ja estas la ĉefa produktejo de tiuj tri-specaj fiŝoj. Inter la menciitaj trispecaj fiŝoj, la plej renoma estas makruro. Oni nomas ĝin "reĝo de fiŝoj". Tiel frue kiel antaŭ pli ol mil jaroj, tia fiŝo jam estis rigardata kiel kurioza frandaĵo. Laŭdire, makruro ege zorgas pri siaj skvamoj, kaj je ektuŝo de reto, ĝi ne moviĝas plu por eviti difektiĝon de siaj skvamoj. La fama antikva poeto de Ĉinio Su Dongpo donis al ĝi alinomon "Skvamo-ama Fiŝo". S-ro Ni Bin diris, ke tre malmultas la kvanto de la makruro, eĉ en Zhengjiang ne estas facile trovi ĝin. Se bonŝance vi vizitos tian restoracion, kiu vendas pladon el tia fiŝo, do nepre ne preterlasu tian ne ofte troveblan ŝancon.