• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-21 07:34:04    
"Patrolando super Ĉio" kaj Ĝia Aŭtoro

CRI
Antaŭ 30 jaroj. En Berlino de Germanio.

Proverbo diras: "Kiel homo povas resti sen amor', se la homo estas nek arbo nek flor'?" Eĉ tia, kia Wang Yunfeng, tiel grandanima, plurfoje falis en abismon de la amoro. Bulante en sofo, li rigardis 3 gefilojn, ludantajn sur tapiŝo: Ho, kiom ili similas ŝin! La kaviĝintaj brunaj okuloj, la gestoj kaj ĉio alia, ne povis ne rememorigi ŝiajn mienon kaj rideton. Kaj tre strange, ke sole kiam ŝi forestis, li, edzo kaj patro, povis plene percepti la miraklecon de heredo. Sekve gajaj ridoj de la infanoj ankoraŭ pli draste ekscitis lian tragikan sopiron al ŝi. Oni ja trovas ekstreme kara kion oni perdas. Ŝi foriris! Ŝia foriĝo multe pli sentigis al li la amoron pli valora ol la vivo, kompare kun tio, ke ŝi estis hejme.

Ĉio okazinta en la lastaj tagoj karuseladis en lia kapo, tiel ke li sentis nur vertiĝon. Kaj ĉio komenciĝis per poŝtaĵo. Jen la ĵurnalo "Renmin Ribao" (Popola Tagĵurnalo), alsendita el la patrolando kaj raportanta pri la fondiĝo de la nova Ĉinio. La ĵurnalon li ne legis, sed simple glutis! Per unu spiro, jam la tutan ĝojigan informon. Poste li ĉiujn ideogramojn remaĉadis, kaj ĉiuj vortoj lin ebriigis. Kompreneble kaj certe, patrolanden!

En 1938, li forlasis la patrolandon por fari studadon en Germanio. Li veturis en germana ŝipo, tiel avangarda, ekster lia imago. Li atingis Berlinon. Ha, tiom da aŭtoj! 1, 2, 3, 4, 5, 6… nekalkuleble! Ho, tiomo da aŭtoj kvazaŭ paradus al Wang Yunfeng veninta el la lando de rikiŝoj kaj ĉevalĉaroj kaj brue muĝus: Via Ĉinio ne povas elfari nin, eĉ ne havus dizelan fabrikon!

Ve! Almenaŭ 400 ĉinaj studentoj en Germanio, sed neniu lernas la dizelan fakon. Mi ne povos eĉ min mem vivteni, se mi okupiĝos pri dizela farado en la patrolando. Sed ĉu Ĉinio por ĉiam ne havu sian dizelon, eterne ne povu produkti aŭton kaj ŝipon? Ne!

Nun Wang Yunfeng estas ŝtate nomumita inĝeniero pri dizela specialeco en la okcidenta Germanio. Li posedas pli ol unu tunon da libroj, ĝuste kiuj kunfandas sin kiel medolon de lia vivo. Fakte lia vivo jam malkomponiĝis en la librojn. Ĉiu libro estas ombro de lia vivo. La librojn li portos al la patrolando, ĉar estante ombroj la libroj ne povas disiĝi de lia korpo.

Divorco, juĝita de tribunalo! En la juĝejo, meze de tiom da homoj, lia edzino forte ploris. Li tre volis brakumi ŝin kaj diri, "Ne ploru! Ni kune iru al Ĉinio!"

Ĉio sigeliĝis maljuste en la hejmo. Tamen oni neniel povis sigeli al li la koron, kiu firme decidis reiri al la Patrolando por partopreni en konstruado, la koron kiu entenis grandan energion kiel dizela motoro. Ĉiu danĝero fariĝis ne menciinda nek zorginda antaŭ la vorto "patrujo", vorto plej ĉarma de la antikveco ĝis nun, en la mondo. Li ŝiris sigelan slipon de sur aŭto kaj, helpate de germana ŝoforo, forportis la 3 infanojn kaj la ombrojn – tunon da libroj, rezignante ĉian posedaĵon. "En la vivo la plej senutila estas havaĵo, dum la plej utila, saĝo." Kiu diris ĉi tiujn vortojn? Ho jes, Laixin*.

*Laixin: Gotthold Ephraim Lessing, 1729—1781, germana pensulo, literatur-arta teoriisto kaj dramisto, naskita en pastra hejmo.

Kara samideano, ĵuse vi legis paragrafojn el prozaĵo titolita "Patrolando super Ĉio" kaj verkita de Chen Zufen (1943-- ), ŝanhajano kiu diplomiĝis el dram-literatura fakultato de Ŝanhaja Teatra Instituto en 1964, komencis verkadon en 1976 kaj turnis ĉefan atenton al raportado en 1979. Liaj verkoj ĉefe estas "Ĉarmo", "Liriko pri Blanka Neĝo", "Mi Brakumas Morgaŭon", "Ŝi Kreis Tempon", "Patrolando super Ĉio", "Intelektuloj kun Ĉina Marko", "Komunistoj" kaj "Afero Revigliga".