La 21-an de decembro Xinhua Novaĵagentejo raportis: De la sinsekvaj tri jaroj, la ĉina kineja enspezo draste leviĝas, kaj laŭ antaŭkalkulo, ĉijare la kineja enspezo el ĉinaj enlandaj filmoj superos 2,6 miliardojn da juanoj. Fakuloj opinias, ke la ĉina filma industrio altrapide disvolviĝas en pluraj flankoj.
Laŭ raporto, nuntempe la ĉina filma industrio akiris bonajn atingojn en la filma produktkvanto, kineja enspezo, konstruado de plur-hala kinejo kaj aliaj flankoj. Ĉijare la produkta kvanto de ĉinaj filmoj superis 300, kaj la jara meznombra kresko de la kineja enspezo superis 30% en la sinsekvaj tri jaroj. Samtempe, internaciaj aĉetantoj komencis atenti pri ĉinaj filmoj. En la pasinta jaro, la transmara enspezo de la ĉinaj filmoj superis 1,6 miliardon da juanoj.
|