La 21-an de decembro en Pekino, s-ino Liu Yandong, estro de la Unuec-fronta Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, esprimis, ke estonte Ĉinio plifortigos kulturadon de budaismaj talentuloj.
Tiujn vortojn diris s-ino Liu Yandong en la celebra kunveno memora al 50-jariĝo de la Ĉina Budaisma Seminario okazinta en la sama tago.
La Ĉina Budaisma Seminario fondiĝis en la jaro 1956, kaj estas la unua tutlanda religia altlernejo de Ĉinio por kulturi altklasajn budaismajn talentulojn.
|