• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-26 08:37:52    
Bildecaj pejzaĝoj de neĝa kaj glacia montaro

cri
Post kiam nia kablotramo grimpis kelkajn krutajn deklivojn, griz-nigraj rokoj tute anstataŭis la verdan montkreston. Iom post iom aperis neĝo. Niaj kolegoj, kiuj intencis serĉi saŭsureon antaŭ la vojaĝo, tiam silente sidis en la kablotramo. Finfine neĝo regis nian tutan horizonton. Kun skuiĝo nia kablotramo atingis la celon ekster nia rimarko.

Ni profunde enspiris freŝan kaj malvarman aeron de la neĝa monto. Eble, tio estas ununura pura aero en la mondo, krom tiu de Tibeto.

Ni haste enpenetris en la veran neĝan kaj glacian mondon. Kiel pompa estas la pejzaĝo! La alta montpinto Shanzidou sin kaŝis en nubaro, kiel maljunulo, kun longa griza barbo, rigardanta nin. Grandaj kaj malgrandaj montkrestoj ĉirkaŭis ĝin por defendi ĝian majestecon. La mallarĝa vojeto el tabuloj subtenataj de fostoj sur la montdeklivo jen sin kaŝis en la montaro jen malaperis en nebuloj. En serena tago neĝo reflektanta sunradiojn forte okulfrapas, ke oni nepre devas porti sunokulvitrojn.

Eĉ ni nordanoj, kiuj jam alkutimiĝis al la neĝa mondo, ne povis elteni emocion, spertante tiom grandiozan neĝan pejzaĝon en floranta somero, por ne paroli pri sudanoj, kiuj neniam vidis neĝon.

Krom nia surprizo, estis en tiu neĝa mondo ankaŭ nia gajeco: grimpi ŝtonan kolonon kun signo de altitudo por fari fotadon, libere kanti al valo, amuziĝi per interĵetado de neĝaj buloj sur la tereno ĉe la montpiedo, aŭ foren rigardi ĉe la balustradon de la vojeto. Eĉ se oni senmove staris tie, oni povis ĝui la palan sunon, maldensan nebulon, etan pluvon, flirtantan neĝon kaj eĉ hajleton. 

Neniu sciis, kiam la nubaro foriros. La majesta Shanzidou trembrilis en la suno, ni senprokraste levis la fotoaparaton por fari foton. Preskaŭ samtempe, kiam oni premis la obturilon, nuboj ŝajne naskitaj en la montdeklivo tuj kaŝis la montpinton Shanzidou. Restis al tiuj, kiuj bele pozis, ke oni fotu ilin, nur vei pro efemera ĉarma pejzaĝo.

Momenton poste ankaŭ la viroj plej fortikaj el ni ne povis elteni sin sur alta montpinto kaj iliaj lipoj ekpurpuriĝis. La ĉiĉerono kun bedaŭro gvidis nin descendi la montpinton.

Forlasante la lokon, ni retrorigardis la montaron Jada Drako. Ĝi silente staras tie, kun siaj krestoj sin kaŝantaj en nuboj, tute same kiel ni ĝin vidis je la unua rigardo. Nia veturilo portis nin iom post iom foren de la montaro, tamen ni neniam forgesos la misteron kaj purecon de la montaro Jada Drako.