• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-28 07:34:34    
Multatalenta Poeto

CRI
Guo Xiaochuan (1919—1976, origine Guo Enda) naskiĝis kiel filo de intelektulo en la urbeto Fengshan de la gubernio Fengning de la provinco Hebei. En 1933, pro invado de japanaj agresantoj, lia tuta familio rifuĝis al Beiping (nuna Pekinio). Poste li sin ĵetis entuziasme en movadon de lernantoj kontraŭ la japana agresado. En 1936 li komencis verki poemojn. Sekvajare li iris al la revolucia sanktejo Yan'an kaj aliĝis al armeo gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio. En la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento li verkis poemojn "Kanto al Mao Zedong", "Sandaloj", "Maljuna Jardungito" kaj aliajn. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, lia tuta energio sterniĝis tra diversaj revoluciaj laboroj, tiel ke li apenaŭ versis pri io; tamen, unuflanke, lia multafaca talento, anstataŭ dormi, ĉiam moviĝis sur la fundo de lia animo pretante doni vulkanan forton kaj, aliflanke, la peniga praktikado de abundaj revoluciaj laboroj kaj teoria propagandado de la partio dotis lin per sufiĉe alta kulturiteco kaj ideologie kaj teorie, metante al li solidan fundamenton por posta verkado.

Aŭtune de 1955, Guo Xiaochuan fariĝis unu el la partiaj gvidantoj de la Ĉina Verkista Asocio kaj redaktistoj de la gazeto "Poezio". Tiam li havis grandan ŝancon por versado. Li sonore aŭdigis himnojn kaj batalajn kantojn pri la socialisma afero de la nova Ĉinio, per forta revolucia respondecemo kaj fajra batala pasio. Lia 1-a politika liriko estis "En la Fajre Varman Batalon", omaĝitan al Tutlanda Kongreso de Junaj Aktivuloj de Socialisma Konstruado. Li aŭdigis fortajn epokajn sonojn:

Civitanoj,

jen estas jam nia granda patrolando!

El ĝiaj minutoj

ĉiu pasas ne kviete,

sur ĝia tero ĉiu ŝtono

vigle saltas,

ĝi ĉiumomente

vin alvokas

en fajre varman batalon.

Ho, batalo,

jen la vivo,

kiu estas

la plej riĉa vivo.

En la sekva jaro aperis poema suito konsistanta el "Al Junaj Civitanoj", "Ni Marŝu al Malfaciloj", "En Socialisma Altatajdo", "Flagru, ho, Juneca Flamo" kaj aliaj. Rememorante tiaman verkadon, la aŭtoro mem diris, "Jam ĝisĉiele sonoris la granda alvoko de la socialismaj konstruado kaj revolucio. Mi ne povis regi min de emocio. Tuj ellirlis politikecaj versoj, instigaj kaj kuraĝigaj, tiel ke legantoj, tiom pli junaj, ekhavu revolucian volon kaj brave sin ĵetu en la fajre varman batalon."

En 1959 aperis 3 rakontaj poemoj "Neĝa Himno", "Profunda Valo" kaj "Unu kaj Ok", sekve eposo "Generala Trilogio".

En la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento ĉinaj legantoj trafis lian poemaron titolitan "Sukerkanaro – Ŝirmejo", lirikeca kaj patosa, kun profunda ideologio, abundaj figuroj, alta nivelo de la sento kaj matura tekniko en poezio. Baldaŭ aperis ĝia ĝemelo "Ŝirmejo – Sukerkanaro" (Vortoj samaj, ordo mala), simbolantaj respektive la socialisman epokon (sukerkanaro) kaj la jarojn de revolucia milito (ŝirmejo); ŝirmejo el fragmitoj, en la ĉina nordo, por heroaj batalantoj kontraŭ la japana invado, fine la popolo venkis gvidate de la Komunista Partio de Ĉinio, venkis unue en la nordo, sekve en la sudo (sukerkana produktejo) tra enlanda milito kontraŭ kuomintanga reakciularo,; aliflanke, ŝirmejo rememorigas frostecon dum sukerkano dolĉon.

La artismaj trajtoj de la poemoj de Guo Xiaochuan estas: a) Strikta sekvado al la epoko—li mem marŝis ĉiam antaŭe; b) profundeco de penso kaj abundeco de imago—li plej oponis al trivialeco en poezio; c) originaleco en lingva aplikado---li lerte kombinis versojn kaj popolkantajn esprimojn el la antikveco kun aktualaj parolturnoj, unuecigante duron kaj subtilon. Li brile suĉis sukon el popolaj vortoj vivaj, ĉarmaj kaj esprimivaj.

Kara retleganto, troviĝas 2 poemoj de Guo Xiaochuan en "Ĉina Antologio, 1949—1979": "Ni Marŝu kontraŭ Malfaciloj" (p. 371) kaj "Tosta Kanto" (p. 377