• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-29 07:38:01    
Wei Bangliang: Bankedo

CRI
Post kiam la edzino promociiĝis kiel estrino de kasa fako, Wuwei volonte prenis al si ĉiom da mastrumaj aferoj. Lacigo en la hejmo estis nenio por Wuwei kiu ne toleris nur tion, ke lia edzino havas pli kaj pli multe da eksteraj kontaktoj. Fariĝinte la kasestrino, ŝi neniam akurate revenis hejmen.

Ĉiutage, fininte laborhorojn en oficejo, li rapide revenis al la hejmo kaj komencis preparadon de vespermanĝo. Kiomfoje, post kiam li pretigis la vesperan manĝon, telefono ektintis; li haste paŝis al la telefono kaj levis la aǔdilon, kaj ĉiam la sama voĉo, ĝuste ŝia, kaj ĉiam la samajn vortojn, ĝuste tiajn, "Hodiaǔ mi devas iri al bankedo, vi do sola prenu la vespermanĝon!" Sola preni mem pretigitan manĝon estas simile al tio, ke oni trovas neniun leganton plenuminte verkon. Ĉu ne deprime kaj malĝojige? Sidante duonkuŝe en sofo, Wuwei fumis sombrigan cigaredon. "Se ni interŝanĝus la pozicion, jam ne mi, sed ŝi sidus ĉi tie..." Demando sekvis la penson, "Ĉu ŝi tiom ĉagreniĝus kiel mi, se vere ŝi restus sola hejme?" Ja neeltenebla la soleco!" Kiom bone, ke ŝi gustumu foje la solecon!"

Iun tagon, la edzino ripozis en la hejmo pro malsaneto. Kaj estis ĝuste datreveno de lia naskotago. Li neniam atentis, kia estas iu tago, gravurinte en la koro nur la naskotagon de la edzino. Siaflanke, por surprizi lin per ĝojigo, lia edzino aĉetis grandan torton kaj kandelojn, kaj eĉ mendis telefone tablon da pladoj el fama restoracio. Ĉion bone aranĝinte, ŝi sidis en sofo kun grava pozo kaj atendis lian revenon, kiel aktorino aplǔdon de spektantoj post sia brila ludo.

Proksimume je la 6-a, la telefono vokis ŝin. Ŝi levis la aǔdilon. Jen la konata voĉo, evidente tre kontenta, "Hodiaŭ vespere mi devas iri al bankedo. Vi do mem prenu la manĝon!"

La malesperon kaj koleron de la edzino sole Wuwei povis percepti. Statuante en la sofo, ŝi dronis en obskura maro.

Pluvis, tiel abrupte, ke la edzino de Wuwei revenis al si. Subite ŝi ekmemoris, ke ironte al la laboro ŝia edzo ne kunportis ombrelon. Sekve ŝi ekkonsciis, ke lia oficejo estas tre malproksima, en la antaǔurbo; tie estas nur 3-stela restoracio – ŝi rezonis, ke lia bankedo certe okazas en ĝi. Ŝi prenis ombrelon kaj kontraǔpluvan mantelon, kiun lastan ŝi pretis doni al la edzo kiu ja ĉiam biciklas al la laboro.

Gliteme kaj stumble atinginte haltejon de la 3-avoja aǔtobuso, ŝi vidis, ke konata figuro sidas en popola manĝejo sur la kontraǔa flanko de la strato. Ŝi streĉis la okulojn kaj konstatis, ke tiu estas ĝuste ŝia edzo.

Wuwei estis maĉanta, ne, sed glutanta, kiel lupo aǔ tigro, bovlon da spagetoj!