• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-04 07:23:43    
Homofoneco de nomo kaj pseŭdonimo

CRI
En la 50-aj kaj 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, Zhao Wenjie (1923—1971) ne nur gajnis vastajn amasojn da legantoj per brilaj kaj varmaj poemoj, sed ankaŭ faris gravan kontribuon al evoluado de poezio en la nova Ĉinio, liverante spertojn akiritajn el tema ekspluatado kaj arta esplorado.

Zhao Wenjie donis al si la pseŭdonimon Wenjie. Famiĝis jam ne Zhao Wenjie, sed Wenjie. Ideograme oni povas tuj distingi "Wenjie" kaj "Wenjie", ĉar ili estas tute malsamaj kaj forme kaj sence. (Lia nomo Wenjie, 文节,signifas literaturan aŭ kulturan feston, dum la pseŭdonimo,闻捷,rapidan informiĝon).

De 1952 ĝis 1956, Wenjie funkciis kiel estro de Xinjiang-filio de Xinhua-novaĵagentejo. En tiuj jaroj, vizitante la hejmojn de ujguroj, kazaĥoj, mongoloj kaj aligentanoj, li rapide kaj profunde informiĝis pri la historio, kulturo, moro kaj ideologio de tiuj naciminoritatoj. Dume aperis landoskuaj poemoj "Amkanto el Turufan", "Ĉe la Lago Bvosten", "Montobalado de Guozigou" kaj eposo "Kazaĥa Paŝtisto Nokte Alsendis Stalonon". Tiuj grupoj da poemoj, formante la faman kolekton titolitan "Idilioj de Tianshan-montaro" kaj havante freŝan stilon, vivecon kaj melodiecon, siatempe ĝuis grandan ŝaton de legantoj kaj altan takson de la literaturista rondo. Jen kial oni elektis 2 el ĉi-periodaj poemoj de Wenjie por la Esperanta "Ĉina Antologio" ("Sub Pomarbo" p. 367 kaj "Vinberoj Maturiĝas" p. 369).

La jaron 1957, Wenjie fariĝis profesia verkanto. En la sekvaj 2 jaroj, estante kiel raportisto de "Gansu Ribao" (Gansu-provinca Tagĵurnalo), sin ĵetis en socialisman konstruadon kondukatan de la popolo de la provinco Gansu en la nordokcidenta parto de Ĉinio. En tiu procezo li verkis el plena politika entuziasmo poemarojn "Patrolando! Brila Oktobro", "Tra Riverokcidenta Koridoro", "Orienta Vento Levas Ondojn de Flava Rivero", "Unua Tondro en Printempo", "Ĉie Ni Starigis Ruĝajn Flagojn" kaj "Himno de Vivo". En tiu periodo ege viglis la kreiva forto de la poeto, vastis lia horizonto en la vivo kaj arto, tial ĉio povis fariĝi temo de lia versado, ekzemple industrio, agrikulturo, forstumado kaj akvoutiliga konstruado, kiuj ellirlis fonton en lian poezion, kiu siatempe sin karakterizis kiel per politika pasio kaj batala etoso, tiel ankaŭ per poezia vervo kaj pentrindeco de vivosceno.

En la jaro 1959 aperis "Flamo de Venĝo", konsistanta el 3 volumoj kaj okupanta gravan lokon en la poezio de la nova Ĉinio. Kial li verkis tiom longan poemon? Li mem diris, "Por registri la historian procezon de suspekto kaj opono ĝis subteno de kazaĥoj, loĝantaj en la stepo Barikun, al la Komunista Partio, ankaŭ por nudigi sonĝon kaj senelirejecon de imperiistoj kaj reakciuloj."

Post unu jaro Wenjie revenis al sia naskoloko kaj profundiĝis en popolanan vivon por verki longan poemon pri la vivo kaj batalo de popolanoj sur ambaŭ bordoj de la rivero Jangzio.

En 1963, li kaj aliaj literaturistoj vizitis landojn de la suda Azio kaj la norda Afriko. Post la vojaĝo aperis poemaro titolita "Girlando".