|
|
(GMT+08:00)
2007-01-08 18:38:30
|
Ĉina 19-a oceana sciencesplorado
cri
La 8-an de januaro, la ĉina sciencesplora ŝipo "Oceano n. unu" ekveturis de la ĉina orienta havenurbo Qingdao kaj komencis plenumi la ĉinan 19-an oceanan sciencesploradon.
La ĉefa tasko de la sciencesplorado estas esplorado pri riĉfonto de submara hidrotermiko kaj koncerna enketado pri scienco kaj medio. La esplorota tereno inkluzivos iujn areojn de la sudokcidenta Hindia Oceano, sudokcidenta Pacifiko kaj okcidenta Pacifiko. La esplorado daŭros 220 tagojn kaj finiĝos la 15-an de aŭgusto de la kuranta jaro.
|
|
|