• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-09 08:27:35    
Maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano

cri
La nomo de Ĝingis-Ĥano certe ne estas fremda al vi. En la komenco de la 13-a jarcento, Ĝingis-Ĥano unuigis en unu tuton diversajn tribojn sur nordaj stepoj de la azia kontinento, kaj fondis la regnon de Mongolio. En la sekvantaj dekoj da jaroj, Ĝingis-Ĥano kaj liaj daŭrigantoj senĉese disvastigis la reg-potencon de la mongola regno, kiu fine fariĝis vasta imperio trans la du kontinentoj eŭropa kaj azia. Kun la forpaso de tiuj arde fajraj jaroj, nuntempe ĉio jam fariĝis historio, tamen la Maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano sidanta sur la stepo Erdoso de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio de Ĉinio, estante monumento de mongola nacieco, notis la metamorfozajn travivaĵojn de la mongoloj kaj ilian brilan kulturon. Nun, karaj amikoj, ni ekskursu al la Maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano.

S-ro Qi Yierdenibolete estas la 34-ageneracia nepo de Ĝingis-Ĥano, ankaŭ la lasta princo sur la stepo de Interna Mongolio. Li konigis, ke Ĝingis-Ĥano estas fiero de la mongoloj. Li diris:

"En la antikveco, antaŭ sia surtroniĝo, ĉiu Ĥano de Mongolio jam faris kultadon antaŭ la Maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano. Kaj antaŭ sia drinkado aŭ manĝado, ordinaraj mongolaj popolanoj ĉiam prezentis la unuan porcion al Ĝingis-Ĥano."

Ĝingis-Ĥano estis la plej eminenta politikisto kaj militisto de la mongola nacieco kaj siatempe faris elstarajn kontribuojn al unuigo de diversaj triboj de Mongolio. En la lasta periodo de la 12-a jarcento, komandante sian potencan armeon, Ĝingis-Ĥano batalis en diversaj lokoj, unuigis la Mongolan Altebenaĵon norde de Ĉinio kaj fondis la potencan imperion. En la jaro 1227, li malsaniĝis dum la batalo kaj forpasis. Laŭ noto de historia libro, lia tombo situas sude de la nuna montaro Altajo, kaj la tero, kie oni enterigis lin, estis tuj ebenigita per ĉevala tretado. Ĝis nun la situo de lia ripozejo restas enigmo.

Post la forpaso de Ĝingis-Ĥano, liaj posteuloj metis selon, standardon, rajdvipon kaj aliajn aĵojn uzitajn de li siatempe en ok blankajn jurtojn por kultado. En la meza periodo de la 15-a jarcento, tiuj restaĵoj estis translokitaj en Erdoson.

Maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano, konsistanta el tri horizontale vicigitaj palacoj kun la jurta formo, situas sur stepo, kaj aspektas impone kaj grandioze. En la fronta palaco estas 5 metrojn alta statuo de Ĝingis-Ĥano el la blanka marmoro. Sur la dorsa flanko de la statuo vidiĝas grandega mapo, antaŭ la statuo prezentiĝas incensujoj kaj ne-estingiĝaj buteraj lampoj. En aliaj du palacoj troviĝas ĉerkoj respektive de Ĝingis-Ĥano kaj liaj tri edzinoj, kaj ankaŭ lia ora selo ktp.