• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-09 17:52:34    
Fama strato Jiangxian de la urbo Zhenjiang

cri
La urbo Zhenjiang situas en la malsupra baseno de la rivero Yangzi, kaj la fiŝoj vivantaj en ĉi tiu sektoro de la rivero havas grandan famecon. Kiam la fiŝoj naĝintaj el la fora maro atingis la situon de Zhenjiang post la long-distanca vojaĝo, la muko en iliaj korpoj estas desaligita, sekve la fiŝaĵoj gustas plej bone.

Sur la strato Jiangxian, oni povas ne nur kontentigi sian apetiton, sed ankaŭ sperti la popolan moron de la fiŝistaj vilaĝoj de la urbo Zhenjiang. Preskaŭ ĉiu restoracio sur tiu strato estas familia, tio signifas, ke de kuiristoj ĝis kelneroj ĉiuj apartenas al unu familio: la edzino purigas la fiŝon, la edzo kuiras, gefiloj servas kiel kelneroj. Tia sceno videblas ĉie. Prenante la manĝon en tia restoracio, vi povas vidi, ke la tuta familio klopodas por regali vin per bongustaj pladoj, kaj senti vin gastiĝi en fiŝista familio.

Diversaj restoracioj kun la relative granda skalo posedas la propran trajton kaj estas tre vizitindaj. Ni prenu kiel ekzemplon la restoracion "Ora Ŝipo", konstruitan sur plezurboato. La plezurboato kun du etaĝoj ankriĝas ĉe bordo de la rivero Yangzi. Estas tre agrable por manĝanto ĝui frandajn pladojn preparitajn el riveraj kreskaĵoj, kaj samtempe apreci belajn pejzaĝojn de la rivero Yangzi. Laŭ konigo fare de la mastro de tiu ŝipo s-ro Qian Shuangxi, ke lia restoracio estas la unika sur-rivera restoracio, kiun li fondis dum unu tuta jaro, helpate de siaj 8 gefratoj.

Karaj amikoj, ĉu tiu strato plaĉas al vi? Se vi eventuale vojaĝos al Zhenjiang, eble vi trovos, ke pladoj de la restoracioj de riveraj kreskaĵoj estas gustumindaj. S-ro Douglas J. Pensak el Usono esprimis, ke li jam ekŝatis la straton Jiangxian. Li diris:

"Neniam antaŭe mi manĝis tiajn fiŝ-pladojn, kiujn mi prenis ĉi tie. Eble en Usono ne ekzistas similaj fiŝoj. Ĉitie-aj fiŝoj estas tre bongustaj kaj tre plaĉas al mi."

Antaŭ du jaroj, s-ro Douglas J. Pensak venis al Zhenjiang kaj nun laboras tie. Se tempo permesas, li ĉiam venas al la strato Jiangxian kune kun siaj amikoj, por apreci la riverajn pejzaĝojn kaj manĝi la frandaĵojn en tiuj restoracioj sur la strato Jiangxian.