• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-11 18:24:08    
Kiel Esperanto povas disvastigi sin en la scienco---Intervjuo al Amri Wandel

cri

Karaj aŭskultantoj, nun estas la programero pri la 91-a Universala Kongreso de Esperanto. En la hodiaŭa programero, ni dissendos intervjuon al estrarano Amri Wandel.

Karaj aŭskultantoj, de la lastaj jaroj pli kaj pli videblas ke Esperanto progresas sur la kampo de scienco kaj tekniko. Ni ne pretendu ke Esperanto estas la internacia lingvo de la scienco, sed provu montri ke ĉiuj atingoj de scienca esploro kaj edukado povas esti reflektitaj per Esperanto.

Responde al demando de raportistino pri novaj defioj de Esperanto en scienc-teknika mondo, estrarano Amri Wandel tiel klarigis: en la ĉijara kongreso, ni havis unuan fojon okazigi la strategian forumon pri scienco kaj rolo de Esperanto en scienco, kaj ni kunigis la tri grandajn organizaĵojn, kiuj okupiĝas pri scienco en Esperanta movado. En la naŭdekaj jaroj, kadre de la scienca kaj faka agado de UEA, Amri Wandel iniciatis komunajn AIS- kaj IKU-sesiojn. En 1995 okazis en Tampere la unua komuna sesio. De tiam preskaŭ ĉiujare estis aranĝita komuna sesio sub la nomo AIS-IKU. Estas menciinde, ke unuafoje en 1997 kaj poste ĉiujare la kompletaj tekstoj de prelegoj de IKU aperas libroforme en la tiel nomata IKU-libro. Ĝia celo estas utiligo de la IKU-libroj por eksteraj rilatoj. Nun bonvole aŭskultu lian paroladon.

Karaj aŭskultantoj, ĵus estrarano Amri Wandel menciis gravan sciencan agadon de Esperanto, kaj ili uzas tiujn tri pintojn por prezenti nian agadon al esperantaj organizaĵoj.

Sekve raportisto demandis, kio estas utiligo de IKU-libro por eksteraj rilatoj, li diris:

Fine li faris resumon pri scienca laboro de tiu ĉi kongreso kaj ankaŭ aldonis konkludan noton de la strategia forumo pri scienco. Jen lia parolado.

Karaj aŭskultantoj, ĵus ni dissendis intervjuon al estrarano Amri Wandel. Dankon pro via aŭskulto!