• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-16 16:35:16    
Kultado al Ĝingis-Ĥano

cri
Krom viziti la Maŭzoleon, turistoj povas vidi aparte karakterizajn kultajn aktivadojn de mongoloj. La kultado al Ĝingis-Ĥano estas la plej alta formo de la mongola kulta kulturo. La kultadon prezidas gardistoj de la Maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano. S-ro Gurizhabu laboras kiel prezidisto de la kultado. Li kongis:

"Mi estas la 38-ageneracia nepo de generalo Bowuersu, subulo de Ĝingis-Ĥano. Tiel frue kiel en la tempo de nia prapatro, nia familio jam komencis plenumi sian sanktan taskon, gardi la Maŭzoleon de Ĝingis-Ĥano kaj prezidi la kultan riton. Ankaŭ mi heredigos al mia filo tiun taskon."

S-ro Gurizhabu diris, ke en ĉiu sezono de la jaro okazas grandskala kultado. Okaze de tia aktivado, en la Maŭzoleo oni establis kultan terason, ekludis muzikon, omaĝis oferaĵojn, faris konsekradon, deklamis kantikon kaj funebran mesaĝon ktp. La kultado daŭris ĝis la profunda nokto.

Krom kvar grandskalaj kultaj aktivadoj ĉiujare, okazas ankaŭ ĉiutaga kultado laŭ la tradicia kutimo rezervata ekde la 13-a jarcento. S-ro Qi Chaolu, prezidanto de Erdosa Instituto, konigis:

"De la komenco, la Maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano estas gardata de mongoloj de Erdoso, kaj la kulta rito estas prezidata ankaŭ de ili. La enhavo de la kultado restas senŝanĝa de pli ol 700 jaroj."

Sur bazo de respekto kaj protekto al la tradicia kulturo, la Maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano ankaŭ ekspluatis turisman vizitindejon, kie turistoj povas profunde koni karakterizajn kulturon kaj tradicion de la mongola nacieco.

En turisma vizitindejo de la Maŭzoleo troviĝas muzeo de mongola historio kaj kulturo, ĝi estas la monde unika grandtipa sinteza muzeo, kiu speciale rezervas, esploras kaj eksponas historion kaj kulturon de mongoloj. En la muzeo videblas valoraj historiaj relikvoj kaj brilaj metiartaĵoj de la mongola nacieco. Vidiĝas tie ankaŭ olepentraĵo longa je 206 metroj, kaj temas pri la historio ekde la origino de la mongola nacieco, naskiĝo de Ĝingis-Ĥano ĝis pereo de la dinastio Yuan fondita de mongoloj.

Turistoj povas gasti en la hejmo de mongoloj loĝantaj en la turisma vizitindejo de la Maŭzoleo, por sperti aparte karakterizan kulturon de la sur-ĉevala nacieco, aŭ ĝui mongolajn frandaĵojn kaj kant-dancojn en mongolaj jurtoj.

Turisto s-ro Zhang Ren el nordorienta Ĉinio opinias, ke la Maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano estas tre vizitinda. Li diris:

"La ensemblo de la Maŭzoleo aspektas grandioze kaj majeste, admirindas ankaŭ imponaj statuoj. La unuan fojon mi vidis tiel grandajn mongolajn jurtojn. Ankaŭ la eksponaĵoj estas sufiĉe riĉaj."