• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-17 16:58:23    
Ĉarma urbo Yantai

cri

La urbo Yantai situas en nordorienta parto de la Shandong-a Duoninsulo kaj vizaĝas al la Flava Maro kaj Bohai-Maro. La urbo areas je 13,7 mil kvadrataj kilometroj kaj havas 6 milionojn kaj 468 milojn da loĝantoj. Ĉi tie belas naturaj pejzaĝoj montaj kaj maraj, riĉas produktaĵoj kaj agrablas la klimato. La urbo estas konata kiel "Ora marbordo, surtera paradizo, hejmlando de la kulinara sistemo Lu kaj fama urbo de vino". Ĝi estas ĉemara ekologia vizitindejo kaj feriejo ideala por turistoj en- kaj ekster-landaj.

Intervjuate de nia raportistino, s-ro Hao Fengli, estro de la Turisma Administracio de Yantai konigis:

"La urbo Yantai estas unu el la unua nombro da ĉinaj eminentaj turismaj urboj, kaj akiris diversajn honorajn titolojn pro siaj bona higiena laboro, hortikultura aranĝo kaj media protektado, socia sekura ordo, alta spirita civilizacio kaj kontentiga investa medio ktp. Ĝi estas la unika azia internacia vinbera kaj vina urbo, titolita de la Internacia Vinbera kaj Vina Agentejo. En la jaro 2004, ĝi estis elektita de la Centra Televida Stacio kiel unu el la 10 plej ĉarmaj urboj de Ĉinio kaj gajnis premion de loĝa medio.

S-ro Hao Fengli, estro de la Turisma Adminstracio de Yantai diris:

"La urbo Yantai estas riĉa je naturaj kaj kulturaj profitfontoj. Tiel frue kiel antaŭ 10 mil jaroj, ĉi tie jam ekzistis homa aktivado. Laŭ historia noto, la Unua Imperiestro de la dinastio Qin trifoje inspektis ĉi tie, kaj imperiestro Wudi de la dinastio Han sepfoje ekspediciis ĉi tien. Ili faris la kultadon al la monto kaj maro por gajni la viveliksiron. Kaj ĝuste ĉi tie la antikva alĥemiisto Xu Fu, laŭ ordono de la Unua Imperiestro, navigaciis transmaren al Japanio, estrante 3 mil geknabojn, por serĉi viveliksiron, kaj fariĝis la unua pioniro por interfluado inter Ĉinio kaj Japanio.