• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-18 07:24:00    
Poeto Romantika

CRI
Estimata kamarado Ai Qing!

Kiom mi volas vidi vin! Kvankam mi scias, ke reale tio ne eblas.

En 1910, ĝermis la semero, metita de Muzo en bienulan hejmon, troviĝantan en Jinhua de la sudorienta provinco Zhejiang de Ĉinio.

Naskite vi kreskis ne en la bienula domo, sed en la malriĉa hejmo de mamnutristino kiu donis al vi ne nur lakton, sed ankaŭ profundan amon de mizera popolano… ĉio fariĝis fonto de via versado.

Poste vi baptiĝis en revolucia ŝtormo kaj akceptis socialisman idealon leginte multe da materiismaj libroj prunte prenitaj el mezlerneja biblioteko. Vi ekpensis vojaĝi ien el Ĉinio. Kaj, efektive, en 1929, vi veturis al Francio. Kvazaŭ inspirite de Muzo, vi komencis versadon. Baldaŭ naskiĝis la 1-a peco "Kolektiĝo".

Januare de 1932, vi revenis al la patrolando, sentinte ĝian alvokon. Ve, post 6 monatoj karcero glutis vin! Vi pasigis la malliberulan vivon dum pli ol 3 jaroj. Tragedie? Tia vivo vin hardis. Neniu provoso povis malhelpi lirladon de versa rojo. Jen eruptis poemoj, unu post alia, "Marsejlo", "Parizo" sopirigaj unuflanke kaj malkovrantaj kapitalisman civilizon aliflanke; "Dayan-rivero – Mia Vartistino"… Ho, via vartistino! Kiom vi sopiras al ŝi! En la poemo vi plej sincere kaj pie laŭdis la noblan virton de la popolo kaj plej honeste malkaŝis subpremadon kaj ekspluatadon fare de la reakcia registaro kaj bienula klaso. Vi certe ankoraŭ memoras, ke tiu ĉi poemo skuis la ĉinan Parnason, sekve la tutan teron kaj via pseŭdonimo Aiqing tiom sonoris de lango al lango, ke apenaŭ iu sciis aŭ scias, ke vi estas Jiang Zhenghan.

Poste la lirlo fariĝis torento. Vi himnis pri "Trumpetisto" kiu, kun "Torĉo" en la alte levita mano, marŝas "Al la Suno", sur la kontraŭagresan fronton. Grandiozas la popolbatala fajrego, kaj en "Nordo" kaj en sudo; "Li Leviĝis" de sur la "Sovaĝejo", "La Neĝa Tero de Ĉinio"el "rivero"; luktas "Oldulo" apud "Kampa Fajro" por "Sorgo", eĉ "Almozulo" kaj "Rikiŝisto" sur "Ŝoseo" "La Heroldo de la Aŭroro", "Kontraŭ Faŝismo", "Pereo" de la agresantoj!

En 1941, vi pilgrimis al la sankta Yan'an kaj entreprenis la gazeton "Poezio". Ĉeestinte al la Literatur-artaj Kunsidoj kaj aŭskultinte la direktomontrajn parolojn de Prezidanto Mao, vi eklaboris kiel instruisto en la Lusin-a Literatur-arta Kolegio.

Februare de 1949, vi venis al Pekino kaj ĉeestis al la 1-a Tutlanda Kultura Kongreso, dume vi elektiĝis kiel komitatano de la Tutlanda Kultura Federacio.

Ĉiam kuris via poezia torento. "Poemo al Vilaĝoj", "Kamparo", "Huraado", "Printempo post Reveno", "Kolora Poemo", "Falfolioj",

"Ruĝa Stelo el Gemo", "Markolo", "Pri Kaŝado de Pafiloj", "Nigra Angilo", "La Nacia Flago", "Defendu la Pacon", "Dekmiloj da Homoj en la Sama Direkto", "Senhonta Vojaĝo", "Leviĝu, Azianoj", "Primavera Knabino", "Patrino kaj Filino", "Al la Azi-Afrika Konferenco", "Dupinta Monto", "Juna Patrino", "Cis ĉi Mondo", "Rifo", "Perlokonko", "Oceanio" kaj… sennombraj versoperloj, scintilantaj ĝis… ho ve! Ĝis 1957!

En 1957, la tiel nomata kontraŭdekstrula kampanjo strangolis la gorĝon de Cigno, pro sia troa vastigo. Silentis via voĉo. 21 jarojn! Kie kaŝiĝis via originala stilo el kunfando de la trajtoj de la ĉina poetiko kaj la okcidenta? Dudek unu jaroj! Oni povas, eble ne, imagi vian apenaŭ elteneblan suferadon. Anime vi ne faligis vin. Fizike vi ne tute kolapsis. Jen, finfine! Al vi redoniĝis la rajto fari versadon. Vi revigliĝis malgraŭ la granda aĝo. Jen poemo "Vieno", verkita de vi junie de 1979, kaj jam gravurita en verdulaj koroj tra la mondo dank' al la traduko legebla en la "Ĉina Antologio" 1949—1979, p.403. Ankaŭ "Dayan-rivero – Mia Vartistino" p. 576, "La Suno" p. 580 kaj "Mi Amas Ĉi Teron" p. 582, sed en la alia antologio, 1919—1949.