• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-26 20:57:03    
Beliganto de Lasao --- la antikva urbo

cri
La verdaj arboj kaj freŝaj floroj sur la stratoj de la urbo Lasao ĉiuj estas verkoj de hortikulturaj laborantoj. Ĝis nun, la verdaĵo-kovra proporcio de la urbo Lasao superis 30%, kaj la pokapa meznombra areo de gazonoj atingis proksimume dek kvadratajn metrojn. La Hortikultura Administracio ne nur ĝuas grandan reputacion en la propra regiono, sed ankaŭ estas laŭdata de kolegoj el aliaj provincoj kaj regionoj. En la pasinta jaro, la hortikultura administracio de iuj evoluintaj urboj en la orienta landparto ekspedis siajn laborantojn al la urbo Lasao por fari vizitadon kaj esploradon. Rigardante bonordajn stratojn kaj buntkolorajn miniaturajn pejzaĝojn, ili apenaŭ kredis, ke ili sin trovas en altebenaĵa urbo situanta 3 700 metrojn super la mara nivelo, se ili ne vidis multajn lamaojn litaniantajn sur stratoj.

La urbo Lasao situas sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kun malfavoraj klimataj kondiĉoj, pro tio en la pasinteco malmultis la specoj de por-verdigaj arboj, mankis en la urbo buntaj koloroj, kaj videblis nur la malhele verdaj kaj la helverdaj. Por ŝanĝi la median monotonecon, s-ino Cao Guirong plurfoje vizitis la provincon Sichuan kaj la ĉefurbon Pekino por akiri informojn pri tieaj plantaĵoj, verdiga stato en la evoluintaj provincoj kaj urboj. Poste ŝi enkondukis, laŭ la realaj kondiĉoj de sia urbo, diversajn plantidojn, kaj utiligis ilin en la verdigado de la urbo Lasao.

Dum la prova plantado de novaj specioj, oni vidis, ke s-ino Cao Guirong ĉiam laboras kune kun laboristoj, kaj apenaŭ distingeblis, kiu estas laboristo kaj kiu gvidanto. Kiam la administracio faris la verdigadon por la templo Jokhang, la fama templo de la tibeta budaismo en Lasao, s-ino Cao Guirong iniciateme utiligis la grandan kvanton da novaj specioj, kaj zorgeme observis la kreskadon de tiuj novaj vegetaloj, laborante dekkelkajn horojn ĉiutage. Dank' al la komuna klopodado fare de ŝi kaj laboristoj, sukcesis la prova plantado de novaj specioj, kaj la antikva templo Jokhang havas aparte karakterizan aspekton, ornamate per abundaj ombroriĉaj plantaĵoj.

Antaŭ dekkelkaj jaroj, ĉe ambaŭ flankoj de stratoj de Lasao videblis nur poploj kaj ulmoj, sed nuntempe tiu monotona bildo estas anstataŭigita per buntkoloraj vegetaloj. La mozaikaj hortikulturaj vidindaĵoj kaj la primavera vigleco de la urbo donas tre agrablan kaj komfortan vivmedion al la lasa-aj loĝantoj. Urbano s-ro Kunga diris:

"En la pasinteco, ni povis apreci florojn nur hejme plantitajn, kaj ne videblis floroj kaj arboj ĉe ambaŭ flankoj de ŝoseoj. Nun ĉie vidiĝas floroj, kiuj ornamas stratojn kaj publikajn ejojn, vere ĝuinde!"

Oni diras, ke la verdo reprezentas printempon kaj esperon, kaj en la nuntempaj Lasao kaj tuta Tibeto ĉie troviĝas verdaj kreskaĵoj kaj freŝaj floroj, montrante fortan viglecon kaj grandan esperon.