La 24-an de januaro en Pekino, proparolanto de Afrika Disvolva Banko Eric Chinje diris, ke Afrika Disvolva Banko unuafoje okazigos jarkunvenon en Ĉinio, tio montras, ke Afriko kaj Ĉinio plifortigas reciproke utilajn kaj komune gajnajn kunlaborajn rilatojn.
La 42-a konsilantara jarkunveno de Afrika Disvolva Banko okazos de la 16-a ĝis la 17-a de majo en Ŝanhajo, tio estas grava sekva agado post la Pekina Pinta Konferenco de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo. La jarkunveno diskutos ĉefe pri konstruado de bazaj instalaĵoj de Afriko, regiona integriĝo kaj elimino de malriĉeco.
|