• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-25 07:23:09    
Poeto Profesia post Fondiĝo de Nova Ĉinio

CRI
Kara samideano, bonvole legu konigon pri poeto Li Ji kiu iĝis profesia versanto nur post la fondiĝo de la nova Ĉinio!

Li Ji (1922—1980) naskiĝis en la hejmo de mezriĉa kamparano. Kie lia naskoloko? En la gubernio Tanghe de la provinco Henan. En 1938 li migris al la revolucia sanktejo Yan'an kaj vizitis Kontraŭjapanan Militpolitikan Universitaton. Diplomite li iris al posteno donota de la Oka-Voja Armeo, en la montaro Taihang. Post 1942 li ricevis diversajn okupojn, ekzemple, li laboris kiel instruisto de elementa lernejo, sekretario de gubernia registaro kaj redaktoro de loka revueto. Tiom da travivaĵoj dotis lin per tio, ke li profunde konis ne nur la historion de revolucia batalado kondukita de la popolo en la nordo de la provinco Shaanxi, sed ankaŭ lokajn lingvaĵojn, arton, moron kaj karakteron. Kiel frukto aperis do, en la jaro 1946, "Wang Gui kaj Li Xiangxiang", eposo eminenta kaj sensacia (En 1985 eldoniĝis ĝia Esperanta versio, "Ŭang Gui kaj Li Ŝjangŝjang", tradukita de akademiano kaj veterana tradukisto kaj ĉefredaktoro Laŭlum; kaj ĝia parto legiĝas en la "Ĉina Antologio 1919—1949 sub la titolo "Libera Geedziĝo" p. 585).

En la aĝo de 25 jaroj Li Ji jam fariĝis fama poeto kun ĉini-skuaj verkoj. Post la liberiĝo li laboris kiel profesia versanto. Komence li veturis al la urbo Wuhan kaj entreprenis literaturartan laboron, servante kiel ĉefredaktoro de la gazeto "Jangzia Literaturarto". Dume li verkis poemojn, kiaj "Homoj de Sabian", "Ĉar Mi Estas Membro de Junulara Ligo" kaj "Herolda Knabino" kaj samtempe lernis kaj studis popolkantojn de la sudo de la rivero Jangzio. Lia studado naskigis al li, en 1953, longan poemon "Krizantemvejna Ŝtono" en la formo de hunan-a popolkanto Pange.

De 1955 ĝis 1957 li laboris en Pekino, kiel vicdirektoro de la Krea Komitato de la Ĉina Verkista Asocio. Dume publikiĝis lia porinfana poemo "Feliĉiga Ŝlosilo", temanta pri tio, ke iu knabo, adiaŭinte la patrinon, sekvis spurojn de la patro kaj pliaĝa frato, spite al ventego kaj neĝo, por serĉi feliĉigan ŝlosilon—petrolon sur la monto Qilian. La poemo entenas sinceran esperon de la aŭtoro pri tio, ke geknaboj zorgu industrian konstruadon de la patrolando.

Post 1958, Li Ji iris al la provinco Gansu por esti prezidanto de Lanzhou-a Filio de la Ĉina Verkista Asocio.

En la sekva jaro eldoniĝis lia eposo "Biografio pri Yang Gao" en 3 volumoj. Ĉi tiu longa poemo sin karakterizas per 3 punktoj: 1) Ĝiaj intrigoj estas pitoreskaj, komplikaj kaj konformaj al la logiko de la vivo. Ĉio ŝajnas hazarda, entenante tamen neeviteblecon. 2) Rakontado flua kaj neniom stumbliga, kun trafa elekto. Kaj ĝia fino respondas al la komenco. Forta estas moveco de homfiguroj en la peomo, kiu sin montras kiel rakontokantan literaturaĵon, sed sen dispeciĝo de bagateloj, kaj ofte vidiĝas en popolkantaj rakontoj, tial trivoluma poemego sentigas ne trenecon, sed koherecon. 3) La longa poemo estas facile komprenebla, senpene kantebla kaj riĉa je poeziaj gustoj kaj muzikaj trajtoj. La poeto kunfandis rakontecon, pejzaĝecon kaj lirikecon en unu tuton.

En 1961 eldoniĝis lia poemaro "Ĵuro je Maro"; post du jaroj, eposo "Kanto pri Glavo"; en 1965, "Pripetrolaj Versaĵoj" en du kolektoj; kaj antaŭ lia forpaso, eposo "Naftokanto". Li sincere diris, "Mi jam pene elvolvis mian tutan kapablon, donis ĉiom da energio kaj fervoro, skribante kaj kantante. Mi do ne vane pasigis la jarojn, nek min lulis per apenaŭ menciinda sukceso, nek intence malrapidigis la paŝojn sur la vojo de lernado kaj praktikado."