• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-26 07:01:46    
Pedikuristo

CRI

Agui, filo de onklo Fa, forlasis la vilaĝeton Xiaoyan kaj veturis al la urbo Shenzhen por lukrado.

Antaǔ la Printempa Festo, li revenis, surhavante eǔropastilan kostumon, brunajn ledŝuojn kaj... kaj plej okulfrape estis, ke li aspektas kiel apaĉo pro ebone nigraj kontraǔsunaj okulvitroj, kio kaǔzis malfavoran komenton en la vilaĝo.

En la novjara tago, kiam geknaboj iris al la hejmo de Agui por saluti lian patron, li disdonis al ĉiu almenaǔ unu juanon. Pro tio vilaĝanoj vidis lin jam ne huligano, sed riĉa mastro, kaj komencis proksimiĝi al li.

Agui, kion vi faras en Shenzhen? Oni provis eltiri la kaǔzon de lia riĉiĝo. Tamen li nu ridetis, anstataǔ doni respondon. Eĉ lia patro ne sciis, kian okupon li havas. Tute egale, ĉiu en la vilaĝo portis 200-procentan certecon pri tio, ke li efektive riĉiĝis.

200-procente pravis la diveno de la vilaĝanoj. En la 5-a novjara tago, Agui petis, ke onklo Fa veturu al Shenzhen por rigardi la eksteran mondon, tamen lia patro ne volis.

"Iru, paĉjo! Vi, jam tiom aĝa, ne havus plu tian okazon, se..." Agui insistis .

"Ne! Ne!"

"Sekvu min! Nepre! Mi ne faras malbonon tie."

Lumeto penetris la koron de lia patro.

Post instigado kaj persvadado fare de najbaroj, onklo Fa sekvis sian filon al Shenzhen.

Kia urbo, multakolora, paradiza! Agui gvidis la patron al kelkaj vidindaĵoj. Poste li instruis, kiel la patro transiru straton kaj revenu al la hejmo; kaj li foriris al sia laboro. En la 1-aj tagoj onklo Fa tute ne kuraĝis forlasi ĉambron de la filo. Starante ĉe ĝia pordo, li ĝue rigardis paŝantojn, aǔtojn kaj ion alian, de li neniam viditan. Post kelkaj tagoj li fariĝis iom aǔdaca. Li eliris kaj ekvagis laǔ stratoj; kaj liaj okuloj pli kaj pli viglis.

Agui, ege okupita, jam ne havis tempon por akompani la patron. Li pretigis por onkolo Fa la 3 manĝojn en ĉiu tago. Li frue eliris en mateno kaj tarde revenis en vespero.

En iu tago onklo Fa ekmigris pli malproksimen, al vivoplena loko. Subite li vidis, ke iu brakume tenas la piedojn de sidanta grasulino, kiu eĉ ĝue fermetis la okulojn. Scivolo pelis lin tien kaj li staris flanke. La brakumanto absorbite flegis la piedajn ungojn de la grasa virino, per delikata tranĉilo. Ĉiun ungon tiu brakumanto eĉ iom fajlis kaj ŝmiris per ruĝa oleo, tiel ke ĉiuj ungoj aspektis tre ĉarmaj kaj freŝaj. Ankaǔ onklo Fa absorbiĝis, ĉar tion li unuafoje en la vivo spertis. Pasis proksimume 10 minutoj. La grasulino donis 20 juanojn kaj tiu riverence dankis ŝin. Kiam tiu sin turnis, onklo Fa klare vidis, ke tiu estas lia filo Agui.

Al la filo li donis 2 vangofrapojn. "Hejmen! Tuj! Al nia vilaĝo! Labori sur nia kampo!"

(Yang Chongde)