En la pasinta jaro, la totala generatora kapacito de Ĉinio atingis 622 milionojn da kilovattoj, pli multe je 20% ol tiu en la sama periodo de la antaŭlasta jaro. La jara elektruma kvanto atingis 2834,4 miliardojn da kilovathoroj, pli multe je 13,5% ol tiu en la sama periodo, sekve la elektro-proviza situacio plue malstreĉiĝis.
Laŭ konigo de koncerna respondeculo, por kiel eble plej rapide malstreĉi kontraŭdirojn inter provizado kaj bezonado de elektro-energio, de la lastaj jaroj Ĉinio plirapidigas la eketro-energian konstruadon. En la pasintaj kvin jaroj, la elektruma kvanto de Ĉinio ĉiam tenis la du-ciferan rapidan kreskadon, pli alte ol la kreska rapido de la ĉina nacia produktvaloro.
Laŭ projekto, en la estonteco Ĉinio plifortigos reguligadon de elektro-energia strukturo, kaj plirapidigos disvolvadon de pura elektro-energio. Antaŭkalkulite, en la jaro 2010, la generatora kapacito de Ĉinio proksimiĝos al 800 milionoj da kilovattoj, kaj el tio la proporcio de la pura elektro-energio superos 35%.
|