• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-30 16:58:45    
Neĝ-glacia Festivalo en Manzhouli

cri
La inaŭguro de Neĝ-glacia Festivalo estas solena kaj interesa. Al ĝi ĉeestas turistoj el Rusio, Mongolio kaj diversaj lokoj de Ĉinio. Krom apreci brilajn skulptaĵojn el neĝo kaj glacio, turistoj povas spekti brilan prezentadon fare de artistoj el Ĉinio, Rusio kaj Mongolio, ekzemple Yangge-danco, parado de tradiciaj fasonaĵoj de mongoloj kaj ankaŭ rusa popola danco. Rusa knabino Nastya, kiu speciale venis al Manzhouli por spekti la inaŭguron de la Neĝ-glacia Festivalo, diris:

"Mi ŝatas neĝajn skulptaĵojn kaj artan prezentadon, ege ĉarme! Jaro post jaro pliiĝas rusoj, kiuj alvenis por partopreni en la Neĝ-glacia Festivalo. La festivalo estas vaste konata en Rusio."

Spertinte la varman etoson de la Neĝ-glacia Festivalo en tiu ĉi urbo kun la rusa stilo, rusaj turistoj kutimas aĉeti diversajn varojn por kunporti hejmen. Pro tio, kiam ili, portante sakojn grandajn kaj malgrandajn, navedas inter diversaj vendejoj, tio fariĝis eksterordinara pejzaĝo de la urbo Manzhouli.

En Manzhouli estas speciala komerca negocejo konstruita sub la komuna subtenado de la ĉina kaj rusa registaroj, kaj ĝi tre plaĉas al rusoj. La komerca negocejo situas en limtuŝejo de la urbo Manzhouli kaj Rusio kaj havas abundajn varojn el multaj specoj. Tie oni povas aĉeti eĉ eks-sovetuniajn produktojn kun malaltaj prezoj. Krome troviĝas ankaŭ multaj bazaroj en kvartaloj de la urbo Manzhouli, kaj tie ĉinaj turistoj povas aĉeti multspecajn varojn el Rusio kaj Mongolio, ekzemple la amindan puparon, arĝentan cindrujon kaj juvelejon el Rusio, botoj kaj speguleton ornamitan per bova aŭ ŝafa ledo el Mongolio…

Kiel supremenciite, en la urbo Manzhouli koncentriĝas la ĉina kaj rusa trajtoj, pro tio ĝi estas unu el la plej vizitindaj urboj de Ĉinio. Urbestro de Manzhouli s-ro Wu Haofeng fiere diris:

"Manzhouli situas ĉe landlimoj de Ĉinio, Rusio kaj Mongolio, tial, ĉi tie kunfandiĝas tri-landaj kulturoj kaj tri-landaj moroj. La Neĝ-glacia Festivalo de Manzhouli estas internacia festo, ĉiflanke ne kompareblas aliaj internaj urboj de nia lando."