• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-01 07:47:00    
Poeto Jarcenta

CRI
Zang Kejia (1905—2004) estis eble la plej aĝa poeto en Ĉinio. Jen jen, lia filo (Zang Lean) kaj bofilino (Wang Benjing) jam pli ol 70-jaraj, dediĉis la tutan vivon (de la juneco ĝis la emeritiĝo) al la ĉiutaga disaŭdigo fare de Radio Pekino (nun ĈRI), en la rusa lingvo. Ambaŭ, membroj de la Komunista Partio de Ĉinio, diligente laboris, estante modestaj kaj honestaj, kaj ĉiam obeemaj al la Partio. Nenie ili pretendis sin kiel gefilojn de la fama poeto, neniam ili profitis el la aŭreolo de la patro… Sed ni revenu al ilia patro!

Zang Kejia naskiĝis en la gubernio Zhucheng de la orienta provinco Shandong. Li komencis versadon en studentaj jaroj. En 1933, eldoniĝis lia unua poemaro "Brulmarko", poste "La Krimaj Manoj", "La Kanalo", "Armeaniĝo", "Vintro" kaj aliaj poemaroj. Antaŭ la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, larme kaj kore akuzis la obskuran socion plenan de popolaj mizeroj, kiel li mem diris, "Unu vorto entenas unu buŝon da sango"; samtempe li ellasis malfortajn rezistajn kriojn kaj esprimis nebulecan aspiron al helo. Tamen li ne trovis la ĝustan vojon!

Post la fondiĝo de la popola respubliko, kiel ĉiuj aliaj, li ekĝuis novan vivon. Ekbrilis liaj okuloj, vastiĝis lia horizonto kaj sereniĝis lia interna mondo. Sekve lia literatura kreado eniĝis novan etapon. Forviŝinte larmojn, li ellasis jam ne feblajn kriojn, sed gajajn ridojn, kaj laŭte prikantis la novan epokon. En "Triumfo" li tiel esprimis sian senton:

La vojo de la vivo kaj larĝas kaj belas,

facilo kaj feliĉo regas en la koro,

ĉe l' brusto trilas jam printempa oriolo,

al laŭta kanto arda volo min alpelas.

Li do ne senkaŭze fariĝis diligenta, entuziasma kaj fekunda. Sinsekve aperis la poemaroj "Nova Stelo", "Printempa Zefiro", "Aklamado" kaj la menciita "Triumfo", ankaŭ eposo "Li Dazhao"*. Multaj el liaj poemoj naskiĝis el tiama varmo, anstataŭ esti rafinataj kaj polurataj. Lia odado estis elkora. Iuj pecoj, ekzemple "Iuj Homoj" (kies Esperanta traduko legiĝas en "Ĉina Antologio 1949—1979, p. 355), "Fine Ni Gajnis Ĝin", "Ĉemare" kaj "Bebo en Foto", atingis jam sufiĉe altan nivelon ĉu ideologie ĉu artisme.

La poezia karakterizaĵo de Zhang Kejia estas tio, ke li, profunde influite de la antikvaj poezio kaj popolkantaro, ĉiam strebis al simpleco, lakoneco kaj logikeco. Li mem diris en prefaco de "Elektitaj Poemoj de Zhang Kejia", publikigita de la Popolliteratura Eldonejo en 1956, "Mi esperas, ke ĉiu vorto estu metota sur ĝustan lokon, kiel ŝraŭbo forte streĉata."

Kara leganto de nia reto, foje pola samideano Andrzej Rzymkowski deklamis en Stokholmo poemon de Zhang Kejia, "Sablero", tre kortuŝe kaj emocie. La poemo legiĝas en "El Ĉina Poezio"", p. 124.

*Li Dazhao (1889—1927): Unu el la plej fruaj marksistoj de Ĉinio kaj unu el la kreintoj de la Komunista Partio de Ĉinio. Lia naskoloko, la gubernio Leting de la provinco Hebei. En 1913 li veturis al Japanio por studo. Post 3 jaroj li revenis al la patrolando kaj fariĝis sinsekve ĉefredaktoro de la ĵurnalo "Matena Sonorilo", ekonomika profesoro de la Pekina Universitato kaj kumule biblioteka kuratoro, redaktisto de la gazeto "Nova Junularo". Post la Oktobra Revolucio en Rusio, li akceptis marksismon kaj leninismon kaj publikigis tezojn, ekzemple "Popola Venko". En 1920 li organizis en Pekino Komunistan Grupon. Post la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, li respondecis pri partiaj laboroj en la norda regiono kaj elektiĝis, de la 1-a Tutlanda Kongreso de KPĈ ĝis la 4-a, kiel membro de ĝia Centra Komitato. En la 28-a de aprilo, 1927, reakcia militaristaro lin mortigis!