Laŭ plej freŝaj donitaĵoj el fremdvaluta negoca centro de Ĉinio, en la 1-a de februaro, la kurza meza prezo de renminbi kontraŭ usona dolaro unuafoje rompis la punkton de 7,77, kaj kreis la novan rekordon per unu usona dolaro kontraŭ 7,7615 juanoj post la kurza reformado.
Tio signifas, ke de post la 21-a de julio de 2005, kiam Ĉinio komencis reformadon de kurzo-formiga mekanismo, la totala revaluta mezuro de renminbi proksimiĝas al 4,5%.
En la ĵus pasinta januaro, la kurza meza prezo de renminbi okfoje kreis la rekordon post la menciita reformado.
|